Antonio Palacios

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Palaco de Komunikaĵoj, en la madrida Placo Cibelo

Antonio Palacios Ramilo (n. en Porriño, Pontevedro, 1874 - m. en Madrido, 1945) estis arkitekto de Hispanio. Oni ŝuldas al li la konstruadon de la unuaj linioj de la Metroo de Madrido, kaj liaj alirdizajnoj de la metrostacioj ankoraŭ videblas en la nuntempo. La Palaco de Komunikaĵoj de Madrido (1904-1918) estas unu el liaj plej konataj verkaĵoj.