Antonio Peri

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Antonio Peri
Persona informo
Morto 17-an de majo 1930 (1930-05-17)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Reĝlando Italio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

EdE-P

Antonio PERI, italo, supera militmarista oficiro, postmilite teknika direktoro. Nask. en Arezzo, mortis 17 majo 1930 en La Spezia. „Ĉiam sprita, senceremonia, lojalega, li devigis al simpatio kaj amemo ĉiujn, kiuj lin iom konis.“ Oni nomis lin: „la komandanto.“ Dum la itala-turka milito en 1911, sur la kroz-ŝipoj ĉe la Libia bordo, lernis E-n. Lia influa helpo ebligis la starigon kaj rapidan kreskon de la EG en La Spezia, kaj la organizon de publikaj paroladoj kaj kursoj, kiujn li mem gvidis. Estis del. de UEA kaj plenumis diversajn gravajn servojn. Verkis ampleksan radio-vortaron en E (kun Orengo) granda parto restis en manuskripto. De 1926 estis estrarano de la IEF.