Antonio Pigafetta

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Antonio Pigafetta

Antonio PIGAFETTA, alinome Antonio Lombardo, naskita ĉ. 1491 en Vicenza [viĉenca], mortinta post 1534, estis itala vojaĝanto, geografo kaj verkisto, kaj amatora astronomo.

Pigafetta verŝajne estis ido de grava nobela familio de Vicenza, sed pri lia frua vivo ne multo estas sciata, escepte de studoj pri matematiko kaj astronomio. Lia aĝo estas necerta; povas esti, ke li naskiĝis jam en 1480. Kiel lian patron oni identigis Giovanni Antonino Pigafetta, sed estas neklare, kiu el ties tri edzinoj estas la patrino.

Kiam Magelano preparis sian ekspedicion por trovi okcidentan vojon al Oceanio, Pigafetta estis en Hispanio kaj sentis la deziron partopreni en la ekspedicio. Li pagis pasaĝeran vojaĝon, kaj Magelano ja akceptis la monon, sed komence ne tre ŝatis la pasaĝeron. Iom post iom tiu tamen akiris la respekton de la kapitano. Kiam Magelano mortis dum batalo sur la filipina insulo Maktano, Pigafetta estis vundita, sed resaniĝis. Post la morto de Magelano li transprenis pli da respondeco en la ekspedicio.

La precipa merito de Pigafetta estis, ke dum la tri jaroj de la ekspedicio (15191522) li faris precizajn ĉiutagajn notojn kaj post reveno al Eŭropo redaktis ilin al "Raporto pri la unua vojaĝo ĉirkaŭ la mondo" (itale Relazione del primo viaggio intorno al mondo). Li publikigis la raporton verŝajne en 1524, kun kun "Traktaĵo pri sfer(ec)o" (Trattato della Sfera).

Dum veturado tra suda Pacifiko Pigafetta malkovris en la stela ĉielo du "nubojn el nebulo" (objektoj jam konataj al arabaj astronomoj). Li rimarkis, ke ne temas pri ordinaraj steloj kaj proponis nomi ilin la Magelanaj Nuboj. Tiun nomon ili portas ĝis nun.

Lia ĉefverko estis eldonita en pluraj lingvoj. Itala reeldono okazis en 1994.

Eksteraj ligiloj

greke http://www.liberliber.it/biblioteca/p/pigafetta/relazione_del_primo_viaggio_intorno_al_mondo/relazion.zip greke http://magellan.site.voila.fr greke Projekto Pigafetta de Biblioteko Bertoliana en Vicenza grekeOriginala teksto de lia verko

Ŝablono:LigoLeginda