Antonio Stradivari

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Antonio Giacomo Stradivari
Persona informo
Nomo Antonio Giacomo Stradivari
Dato de naskiĝo 1644 ĉirkaŭ
Loko de naskiĝo Kremono
Dato de morto 18-a de decembro 1737
Loko de morto Kremono
Okupo
v  d  r
Information icon.svg

Antonio Giacomo Stradivari [antonjo ĝjakomo stradivari] (ankaŭ konata kiel Antonio Stradivarius) (naskiĝis en 1644 ĉirkaŭ en Kremono, mortis la 18-an de decembro 1737 en Kremono) estis itala liutfaristo

De 1667 ĝis 1679 li estis verŝajne lernanto de Nicola Amati.

En 1680 li sendependiĝis sur la Piazza San Domenico en la norditala urbo Kremono. Li komencis pretigi modelojn laŭ la stilo de siaj majstroj, kun etaj modifoj. Li eksperimentis per diversaj lignodikoj kaj diversaj alkoj. La plej bonajn instrumentojn li konstruis onitakse inter 1698 kaj 1725. Instrumentoj, kiuj li markosignis post 1730, estis verŝajne pretigitaj de lia filoj Omobono kaj Francesco.

Oni kalkulas, ke Stradivari dum sia vivo verkis ĉirkaŭ 1100 violonojn, braĉojn, gitarojn kaj violonĉelojn. El la violonĉeloj ekzistas ankoraŭ hodiaŭ ĉirkaŭ 60 specoj.

Ekde ĉirkaŭ 1800 meritas siaj instrumentoj la plej grandan ŝatatecon kaj simile altan prezon. La ĝisnuna (2004) plej alta prezo estis elpagita en 1998 por la "Kreutzer Strad" ĉe Christie's en Londono: ĉirkaŭ 1,5 milionoj da eŭroj.

La relativa eta nombro de la bonaj Stradivari-violonoj apartenas plej ofte al riĉaj mecenatoj, kiuj tiujn disponigas je mondfamaj artistoj.

Bildgalerio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]