Antonio Valén

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Antonio Valén
Antonio Valén en Vigo, en 2014
Antonio Valén en Vigo, en 2014
Persona informo
Naskiĝo 3-a de junio 1965
en Hispanio Sorio, Kastilio kaj Leono, Hispanio
Lingvoj Esperantohispana
Nacieco hispano
Ŝtataneco Hispanio
Okupo
Okupo esperantisto
Esperanto
Verkis en Esperanto liaj verkoj
Aliaj aktivaĵoj unua-premiito en la Belartaj Konkursoj de UEA en 1999 kaj 2016
Esperantistiĝis en 1983
vdr

Antonio VALÉN (FERNÁNDEZ) [antonjo balen'] (naskiĝis en 1965 en Sorio, Hispanio) estas hispana esperantisto kaj lingvoinstruisto.

Li okupiĝas pri Esperanto de 1983 kaj estas elstara poeto, tradukisto, vortaristo kaj kritikisto, membro de la ibera grupo. En la Belartaj Konkursoj de 1999 kaj 2016 li gajnis la unuan premion en la branĉo poezio respektive per siaj poemoj "Ama fer' iama" kaj "Paralele".

Biografio[1][redakti | redakti fonton]

Lia patrino naskiĝis en Rioĥo, kaj lia patro en la katalunlingva Aragono. Antonio Valén translokiĝis al Zaragozo en 1985 por studi Hispanan Filologion ĉe la tiea universitato. En tiu urbo li povis profiti de la grandaj E-bibliotekoj de la loka klubo Frateco kaj de tiu de D-ro José E. Olavide (1916-1992), kiuj poste kuniĝis. Sukcesinte ĉe oficiala laborkonkurso, de 1999 li ekloĝis en Vigo, Galegio. Li instruas la hispanan kaj la francan ĉe mezlernejo en Tui. Pri esperanto li okupiĝas de 1983, kiam li hazarde vidis hispanan-esperantan vortareton ĉe geamikoj. Li verkis enkondukon por la romano Tirano Banderas de Valle-Inclán, en traduko de Fernando de Diego, kaj prezenton al la poemaro El la sonoraj soloj, de Miguel Fernández. Cetere, li estas konata ankaŭ pro siaj multaj recenzoj en diversaj E-revuoj.

Lian plej oftan okupon dum multaj jaroj konsistigis la konstanta reviziado de alies tekstoj en esperanto. En 2006 li decidis ne plu revizii ion ajn pro laciĝo kaj tempomanko. Li ankaŭ verkis poemojn kaj faris beletrajn tradukojn. Sed lia ĉefa laboro estis la reviziado kaj kompletigo de la Gran diccionario español-esperanto (Granda vortaro hispana-esperanta) de Fernando de Diego, kiun tiu finis en 1994. Jam en 1991, De Diego petis lian helpon, kaj de tiam ili kunlaboradis kune kun Miguel Fernández, Liven Dek, Hèctor Alòs kaj Jorge Camacho, ĝis la eldono de la verkego en 2003.

En la 64a Hispana Kongreso de Esperanto, en Alcalá de Henares (2005), li prelegis pri "La tradukoj de Fernando de Diego", kadre de la planita omaĝo al tiu aŭtoro. Krome, li kungvidis kun Jorge Camacho la seminarion "Dubosolvado: seminario por progresantoj"[2].

La 20an de aprilo 2006 li prelegis en la Biblioteko de la Filologia Fakultato de la Ovieda Universitato pri la tradukado de Donkiĥoto en esperanton[3].

Ankoraŭ pri De Diego li prelegis dum la 67a Hispana Kongreso de Esperanto, en Kvenko (2008), tiam rilate la esperantigon de Rimas sub la titolo Kun sopira koro de Bécquer[4].

Samjare, en julio, li kontribuis per tri prelegoj al la IEK en Nova Gorica (Slovenio) temanta pri De Diego: pri sia rilato kun la aŭtoro, pri Kun sopira koro kaj pri la Granda vortaro hispana-esperanta[5].

En la 70a Hispana Kongreso de Esperanto okazinta en Sankta Laŭrenco Eskoriala (Madrido, 2011) li okazigis atelieron pri tradukado, kies unua horo estis rete, realtempe dissendita.

En la 72a Hispana Kongreso de Esperanto en Zaragozo (2013), urbo kie li pasigis 14 jarojn de sia vivo, li prelegis pri “Kalmo kaj malkalmo ĉe Kálmán Kalocsay”, laŭ titolo sugestita de Lorenzo Noguero, prezidanto de la aragona E-klubo Frateco.

De 2017 li estas unu el la ĵurianoj en la branĉo "eseo" de la Belartaj Konkursoj de UEA.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Informiloj[redakti | redakti fonton]

  • El esperanto: lengua y cultura (Esperanto: lingvo kaj kulturo, eld. mga, Santandero 2004). Preskaŭ-200-paĝa libro detale prezentanta esperanton lingvistike, beletre, kulture kaj historie per abundaj informoj kaj komparoj.

Poemoj[redakti | redakti fonton]

  • "Paralele", kiu ricevis la unuan premion en la Belartaj Konkursoj de UEA en 2016 kaj aperis en Beletra Almanako 25.
  • "Ama fer' iama", ricevinta la unuan premion en la Belartaj Konkursoj de UEA en 1999, aperis en la revuoj Esperanto (aŭgusto 1999) kaj Fonto (n-ro 225 de 1999).
  • Filandroj oldaj, mikropoemaro aperinta en Beletra Almanako 25 (februaro 2016). Temas pri kolekto de ĉiuj liaj ampoemoj originale verkitaj en esperanto inter 1995 kaj 2015, entute dek tri versaĵoj. Ĝi enhavas la premiitan "Ama fer' iama".

Tradukoj[redakti | redakti fonton]

  • Sinjorino en ruĝo sur griza fono (Mondial, 2023), romano de Miguel Delibes, el la hispana.
  • "La kvara matene", poemo de Joan Margarit, el la kataluna, en Beletra Almanako 5 (junio 2009).
  • "La donaco (Kristnaska rakonto)", de César Mallorquí, el la hispana, en Beletra Almanako 9 (oktobro 2010).
  • "Navigado inter libroj", prozaĵo de José Luis Sampedro, el la hispana, en: Lucía Megías, José Manuel, kaj Regueiro Salgado, Begoña: José Luis Sampedro en mil y una lenguas, Universidad Complutense de Madrid, 2012 (nevendebla eldonaĵo).
  • "Bibliomanio", artikolo de César Mallorquí, el la hispana, en Beletra Almanako 10 (februaro 2011).

Artikoloj[redakti | redakti fonton]

  • "Lingva angulo", populara serio da artikoloj pri diversaj lingvaj temoj (de fonetiko ĝis falsaj amikoj) aparte por hispanlingvanoj. Ĝin konsistigis dek ok eroj regule aperintaj en Boletín, de la n-ro 334 (januaro-februaro 1998) ĝis la n-ro 354 (januaro-februaro 2002). La "Lingvan angulon 12" (pri iri/veni, en la n-ro 346 de majo-junio 2000) escepte verkis Jorge Camacho.
  • "Kiujn tri librojn?", en la rubriko "Sur insulo dezerta", en La Gazeto 119 (junio 2005), p. 20-22.
  • "Memore pri Madeleine de Zilah (1937-2009)", en Beletra Almanako 7 (februaro 2010), p. 67-69.

Kantotekstoj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. El Antonio Valén, el Kongres-libro de 72-a HEK, Zaragozo, 3 – 5 majo 2013, paĝo 14
  2. Donkiĥoto parolas Esperanton / 64a Hispana Kongreso de Esperanto, de la 7a ĝis la 10a de julio de 2005, Alcalá de Henares. Madrido Hispana Esperanto-Federacio = Federación Española de Esperanto, 2005.
  3. Nia voĉo, organo de Madrida Esperanto-Liceo, aprilo 2006, p. 1.
  4. Boletín, 2008, n. 382.
  5. Liberska, Tereza, kaj Worobiej, Krystyna: "Nia unua IEK", en La Gazeto 138 – 31 okt. 08, p. 6.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]