Antonio Veneziano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Antonio Veneziano
Persona informo
Naskiĝo 7-an de januaro 1543 (1543-01-07)
en Monreale
Morto 19-an de aŭgusto 1593 (1593-08-19) (50-jaraĝa)
en Palermo
Lingvoj latinasicilia vd
Profesio
Okupo poeto • verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Antoniu VENEZIANU, en la itala: Antonio VENEZIANO, (Monreale, 1543 - Castellammare del Golfo, 19-an de aŭgusto 1593) estis sicilia poeto kiu verkis plejparte en la sicilia lingvo, kaj postulis la uzadon de la sicilia kontraŭ la toskana kiel literatura lingvo:

Citaĵo
 Ĉu Homero, kiu estis greka, ne skribis en la greka aŭ Horacio, kiu estis roma en la latina? Kaj estante toskana Petrarko, li ne ĉesas skribi en toskana, kial mi, kiu estas siciliano, ĉesus skribi en la sicilia? Ĉu mi devus ripeti la lingvon de aliaj kiel papago? 
— Antonio Veneziano

Li estas konsiderata inter la plej bonaj poetoj, kiuj verkis en la sicilia lingvo, kune kun Giovanni Meli, Domenico Tempio kaj Nino Martoglio. Li estas eble la plej granda figuro de la sicilia literaturo post la sicilia skolo, kiu antaŭas ĝin en tri jarcentoj. Li estis konata pro sia poezio en la vivo, kaj en Sicilio kaj en eksterlando. Li ankaŭ verkis en la itala kaj la latina.