Antonio da Correggio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Antonio Allegri da Correggio.

Antonio Allegri da CORREGGIO (n. en aŭgusto 1489 - m. la 5-an de marto 1534) estis la plej eminenta itala pentristo de la parma skolo dum la itala Renesanco. Al li oni ŝuldas kelkaj el la plej viglaj kaj sentemaj verkoj de la 16-a jarcento.

Per sia uzado de dinamika komponado, iluzia perspektivo kaj dramaj teknikoj, Correggio antaŭanoncis la rokokan arton de la 18-a jarcento.