Antonio de Montesinos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Antonio de Montesinos (n. ĉ. 1475 - m. en Venezuelo, la 27-an de junio 1540) estis dominika monaĥo kiu laboris en la insulo Hispaniolo (nuna Dominika Respubliko kaj Haitio) kiu estis la unua membro de la pastraro se temas pri publike kondamni ĉiujn formojn de sklavigo kaj subpremo de la indiĝenaj popoloj de Ameriko.

Kiel rezulto, la reĝo kunvenigis komisionon kiu promulgis la Leĝojn de Burgoso, la unua kodo de preskriboj provante protekti la indiĝenojn, reguligis la traktadon kaj konvertiĝon, kaj limigis la postulojn de la hispanaj koloniistoj sur ili. La prediko de Montesinos ankaŭ havis forman efikon sur Bartolomé de las Casas, kiu vidis ĝin propraokule. Las Casas iĝis konata pro sia batalo por la rajtoj de indiĝenaj popoloj de Ameriko.

Granda statuo de Montesinos troviĝas en Karibio ĉe la marbordo de Sankta Domingo (Dominika Respubliko). La ŝtono kaj bronza statuo estas 15 metroj alta kaj estis dizajnita de meksika skulptisto Antonio Castellanos. Ĝi estis donacita al la dominikanoj de la meksika registaro kaj inaŭgurita en 1982 fare de la prezidantoj de Meksiko kaj Dominika Respubliko.