Antonius Gerardus Johannis van Straaten

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Antonius Gerardus Johannis van Straaten
Persona informo
Naskiĝo 6-an de decembro 1887 (1887-12-06)
en Vianen
Morto 23-an de januaro 1955 (1955-01-23) (67-jaraĝa)
en Hago
Lingvoj nederlandaEsperantoangla
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Subskribo Antonius Gerardus Johannis van Straaten
Familio
Edz(in)o Johanna Margaretha Kruyssen
Infano Jo van Straaten
Okupo
Okupo esperantistoinstruisto • vortaristo
vdr
Subskribo de van Straaten

Antonius Gerardus Johannis "Anton" VAN STRAATEN (naskiĝis la 6-an de decembro 1887 en Vianen kaj mortis la 23-an de januaro 1955 en Hago) estis nederlanda lernejestro kaj profesoro de la angla lingvo en Nimego.[1]

En Nimego estis de kelkaj aktivuloj starigita “Centra Esperanto-Propaganda Komisiono", en 1926. Ĝi aperigas ekde 1927 ĉiujare bele presitan perkorespondan kurson en 26 semajnaj lecionoj, kiuj de 1930 ankaŭ estis pritraktataj per radio. Ĉiujare abonis ĝin ĉirkaŭ tri- ĝis kvarmil personoj. Van Straaten estis la verkinto kaj gvidanto de tiu kurso. Ĝi estis daŭrigata minimume ĝis 1933.[2]

Esperanto-Vortaroj de Van Straaten[redakti | redakti fonton]

Dua eldono de la vasta vortaro kaj apude la konciza, samaspekta sed malpli dika.

Anton van Straaten verkis la unuan valoran vortaron por nederlandlingvanoj. En 1933 li aperigis, ĉe la grava nederlanda eldonejo W. J. Thieme & Cie, la vastan “Esperanto-Woordenboek, Esperanto-Nederlandsch/Nederlandsch-Esperanto”. La nederlanda teksto estas laŭ la ortografio “De Vries en Te Winkel”. Estis luksa eldono, bele bindita kun dura kovrilo. La enpaĝigo estis tia ke la du partoj povas konsideriĝi kiel apartaj libroj, sed mi neniam vidis ilin aparte binditaj. La paĝnumerigo rekomenciĝas do en la dua parto, kaj tiu parto ankaŭ havas frontpaĝon. Entute la vortaro ampleksas 696 paĝojn (4 + 134 + 4 + 554). En la antaŭparolo la aŭtoro deklaras, ke li deziras liveri ne nur tradukojn de vortoj kaj klarigon de gramatikaj kategorioj, sed precipe pritrakti esprimojn kaj sintagmojn, kiuj ne estas laŭvorte tradukeblaj. Li deklaras, ke li abunde ĉerpis el la Proverbaro de Zamenhof. La vortaro estas, en ambaŭ partoj, treege riĉa je esprimoj. Tial ĝi ankaŭ iĝis la bazo sur kiu ĉiuj sekvontaj vortaristoj daŭrigis la laboron.

En 1936 aperis jam ĝia dua eldono, tute senŝanĝa, malgraŭ la fakto, ke intertempe Flandrujo adoptis novan ortografion kaj ke Nederlando estis en plena diskuto pri ortografiaj reformoj. Sed en la sama jaro, 1936, aperis, ĉe la sama eldonejo kaj en sama formo: “Beknopt Esperanto-Woordenboek, Esperanto-Nederlands/Nederlands-Esperanto” (Konciza vortaro). La konciza versio estis prilaborita laŭ la nova ortografio Marchant. Denove la du partoj estas konsidereblaj kiel apartaj libroj, en unu sola bindo. Unu grava diferenco tamen: la paĝnumeroj ne rekomenciĝas sed daŭriĝas. Plie, kaj iom maloftaĵo, la aŭtoro ne numeris la paĝojn, sed la kolumnojn, el kiuj, kiel kutime en vortaroj, estas du en ĉiu paĝo. Ankaŭ la transira paĝo, inter la unua kaj la dua parto, spirite (ĉar ne fizike) havas kvar kolumnonumerojn. La libro ampleksas 472 paĝojn (4 + 110 + 358). El tio vidiĝas, ke la E-N-parto ne tro konciziĝis (134 <> 110) dum la N-E-parto klare perdis de ĝia vasteco (554 <> 358; 65 %). La serio “mensch (homo) ĝis menschwording (korpiĝo)”, 39-kapvorta, iĝas “mens ĝis menswording”, 16-kapvorta… sed pri esprimoj la aŭtoro malpli rezignis.

Liaj vortaroj ne indikas la oficialecon de la vortoj, sed en tiu tempo tio ne jam apartenis al la kutimoj.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Esperanto Woordenboek. Eld. W. J. Thieme & Cie, 1933.
Citaĵo
 Ni senrezerve povas diri, ke tiu vortaro forigas mankon inter la Esperantistoj en la flandra parto de nia lando. Ĝis nun ni ne disponis vortaron kiom eble plej kompletan, en formato granda kaj kun literoj klaraj, legeblaj eĉ de malfort-okulaj uzantoj. Per la eldono de tiu ĉi verko ni posedas, se ni povas tiel nin esprimi, la pupitran kaj la poŝan materialon. La libro enhavas ne nur la tradukon de apartaj vortoj en iliaj gramatikaj funkcioj kaj signifoj, sed ankaŭ multnombrajn esprimojn kaj proverbojn, kiuj ne estas tradukeblaj laŭ ­vorte. Laŭ eldona kaj presa vidpunktoj la libro estas senriproĉa: eleganta litertipo sur bona papero en fortika tola bindaĵo ! La prezo estas proporcia al la vera valoro de la tuto. Ni ne dubas, ke la vortaro sin montros la taŭga helpanto de ĉiu lernanto kaj uzanto de Esperanto. 
— Belga esperantisto n199 (jan-feb 1933)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Enciklopedio de Esperanto, p. 512.
  2. Enciklopedio de Esperanto - Red. I Ŝirjaev - 1933-1934 - Literatura Mondo, Budapest - p. 386.