Antony

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Antony

La fontano Croix de Berny, en la norda kvartalo.
La fontano Croix de Berny, en la norda kvartalo.

Administrado
Statuso Urbo
Lando Francio
Regiono Pariza Regiono
Departemento Hauts-de-Seine
(subprefektejo)
Arondismento Antony (ĉefurbo)
Kantono Antony (ĉefurbo)
Urbestro S-ro Jean-Yves Sénant
2003-2008
Poŝtkodo 92160
Kodo laŭ INSEE 92002
Retpaĝaro http://www.ville-antony.fr/
Demografio
Loĝantaro 59 600
2005
Loĝdenso 6 261 loĝ./km2
Geografio
Koordinatoj
48°45′14″N 2°17′51″O  /  48.75389°N, 2.2975°O / 48.75389; 2.2975 (Antony)Koordinatoj: 48°45′14″N 2°17′51″O  /  48.75389°N, 2.2975°O / 48.75389; 2.2975 (Antony)
Alto De 45 al 103 m
Areo 9,7 km²
Horzono UTC +1 (+2 somere)
Situo de Antony
Red pog.svg
Redaktu  la ŝablonon de tiu ĉi informkesto
v  d  r

Antony (esperante: Antonio) estas mezgranda franca komunumo kaj pariza ĉirkaŭurbo, lokita en la departemento Hauts-de-Seine kaj en la Pariza Regiono. Ĝi estas unu el la subprefektejoj de la departemento.

Antony havas proksimume 60.000 loĝantojn. Ilin oni kutime nomigas la Antoniens.

Blazono

Enhavo

[redakti] Geografio

Antony estas suda ĉirkaŭurbo de Parizo. Ĝi situas en la natura regiono Hurepoix kaj estas trafluata de la rivero Bièvre, dekdu kilometroj sude de la katedralo Dipatrino de Parizo.

Antony troviĝas je la limo inter tri departementoj : Essonne, Hauts-de-Seine kaj Val-de-Marne. La urbo entenas plurajn parkojn, inkluzive la parko de Sceaux kaj la parko Heller.

Preĝejo Saint Saturnin

[redakti] Historio

La deveno de Antony datiĝas verŝajne de la 3-a jarcento. La nomo "Antony" estas fakte latindevena : "Antonius" estis la nomo de gaŭla-romia bienulo.

Antony fariĝis unu el la ĉefaj dependaĵoj de la abatejo Saint-Germain-des-Prés ekde la 10-a jarcento. Ĉiuj loĝantoj de Antony estis tiam servuloj de tiu abatejo. Ili estis liberigitaj ekde 1248.

Antony restis pliparte agrikultura ĝis la 19-a jarcento. La apero de fervojoj grandege ŝanĝis la vivon en Antony, precipe post la efektivigo de la fervojo al Sceaux en 1854.

[redakti] Partneraj urboj

Inter la partneraj urboj estas

[redakti] Esperanto

En ĝi okazis en julio 2007 la 80-a SAT-Kongreso kaj okazos dum pasko 2008 (22a-24a de marto) la 63-a kongreso de SAT-Amikaro.

[redakti] Vidu ankaŭ

[redakti] Retaj ligiloj

Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj