Antonín Dvořák

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Antonín DVOŘÁK)
Antonín Dvořák
Persona informo
Naskonomo Antonín Leopold Dvořák
Naskiĝo 8-an de septembro 1841 (1841-09-08)
en Nelahozeves, Reĝlando Bohemio,  Aŭstra imperio
Morto 1-an de majo 1904 (1904-05-01) (62-jaraĝa)
en Nova Urbo, Reĝlando Bohemio,  Aŭstrio-Hungario
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per apopleksio vd
Tombo tombejo de Vyšehrad vd
Religio katolikismo vd
Etno ĉeĥoj vd
Lingvoj ĉeĥa vd
Loĝloko birth house of Antonín Dvořák vd
Ŝtataneco Reĝlando BohemioCislajtio vd
Alma mater Pipe Organ School in Prague vd
Subskribo Antonín Dvořák
Familio
Patro František Dvořák vd
Patrino Anna Dvořáková vd
Edz(in)o Anna Čermáková vd
Infanoj Otilie Suková • Otakar Dvořák • Magdalena Dvořáková vd
Parencoj Jiří Sobotka vd
Profesio
Okupo komponisto de klasika muziko • orgenistoprofesorodirigento • muzikologo • violonisto • aldviolonisto • komponistoinstruistopianisto • muzikinstruisto vd
Laborkampo teatra arto • muzikpedagogio • komponado • muzika komponaĵo vd
Aktiva en Nov-Jorko vd
Verkado
Verkoj 1-a simfonio (Dvořák) ❦
9-a simfonio ❦
Stabat Mater ❦
Saint Ludmila, Op. 71, B. 144 ❦
Requiem ❦
Te Deum ❦
Alfred ❦
King and Charcoal Burner ❦
The Stubborn Lovers ❦
Vanda ❦
The Cunning Peasant ❦
Demetrio ❦
The Jacobin ❦
The Devil and Kate ❦
Rusalka ❦
Armida ❦
Violonĉela Konĉerto ❦
Slavaj dancoj ❦
Bibliaj Kantoj vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Antonín Leopold DVOŘÁK ([ˈantɔɲiːn ˈlɛɔpɔlt ˈdvɔr̝aːk], esperantigite Antono Leopoldo Dvorĵak) (naskiĝis la 8-an de septembro 1841 en Nelahozeves apud Prago, Ĉeĥio; mortis la 1-an de majo 1904 en Prago) estis ĉeĥa komponisto.

Li apartenas al la eksterordinaraj personecoj de la ĉeĥa kaj tutmonda muzika kulturo kaj kune kun Bedřich Smetana li estas konsiderata kiel fondinto de la moderna ĉeĥa muziko. Li estas unu el la ĉefaj reprezentantoj de la klasika-romantisma sintezo kaj sendube la tutmonde plej konata kaj plej ofte ludata ĉeĥa komponisto. La propra stilo de Dvořák estis priskribita kiel "la plej kompleta rekreaĵo de nacia lingvaĵo kun tiu de simfonia tradicio, absorbante popolajn influojn kaj trovante efektivajn vojojn uzi ilin".[1]

La unua muzikpeco de Dvořák de religia naturo, nome Stabat Mater, estis premierita en Prago en 1880. Ĝi estis tre sukcese ludita en Londono en 1883, kio kondukis al multaj aliaj ludoj en Unuiĝinta Reĝlando kaj Usono.[2] En sia kariero, Dvořák faris naŭ invititajn vizitojn al Anglio, ofte reĝisorante ludojn en siaj propraj verkoj. Lia Simfonio n-ro 7 estis verkita por Londono. Vizitante Rusion en marto 1890, li reĝisoris koncertojn de sia propra muziko en Moskvo kaj Sankt-Peterburgo.[3] En 1891 Dvořák estis nomumita kiel profesoro en la Praga konservatorio. En 1890–91, li verkis sian Pianotrion numero 4a, unu el liaj plej sukcesaj pecoj de ĉambra muziko. En 1892, Dvořák translokiĝis al Usono kaj iĝis la direktoro de la Nacia Konservatorio de Muziko de Ameriko (Usono) en Novjorko. En Usono, Dvořák verkis siajn du plej sukcesajn orkestrajn verkojn: nome la Simfonio El la Nova Mondo, kiu etendis sian reputacion tutmonde,[4] kaj lia Konĉerto por Violonĉelo, unu el la plej bone konsideritaj el ĉiuj konĉertoj por violonĉelo. Li verkis sian plej aprezatan pecon de ĉambra muziko, nome la Kordokvarteto No. 12a, en tiu epoko. Sed malfaciloj en la pago de lia salajro, kun pliiĝanta agnosko en Eŭropo kaj eksufero pro nostalgio, kondukis lin al abandono de Usono kaj reveno al Bohemio en 1895.

Granda internacia fameco, kiun li ĝuis jam dum sia vivo, kontribuis al kresko de prestiĝo de la ĉeĥa kulturo kaj nacio. Per sia pedagogia agado en la nacia konservatorio en Novjorko de 1892 ĝis 1895 li influis ankaŭ la evoluon de la usona muziko.

Lia verkaro konsistas grandparte el instrumentaj komponaĵoj (simfoniaj, kameraj kaj solaj), sed same gravas ankaŭ liaj spiritaj verkoj, kantatoj kaj operoj. Tipaj trajtoj de la muziko de Dvořák estas riĉa kaj originala melodia inventemo, kiu ofte indikas je popolaj radikoj, elstara ritmo kaj koloreca instrumentado. Menciinde estas ankaŭ, ke la unua komponaĵo, kiu eksonis post alluniĝo en 1969, estis lia "Novmonda simfonio".

Biografio[redakti | redakti fonton]

Naskiĝdomo en Nelahozeves.

Infanaĝo[redakti | redakti fonton]

La patro de Antonín Dvořák, František Dvořák (18141894) mastrumis gastejon kaj buĉejon, kiun li heredis de sia patro. En siaj maljunaj jaroj li vendis la buĉejon kaj prilaboris sian vivon kiel citroludanto. La muzikemo devenis de la familio de la patro, en kiu du onkloj estis profesiaj muzikistoj kaj laboris kiel trumpetisto kaj violonisto. La patrino, Anna (18201882), naskiĝinta Zděnková, estis la filino de la administranto de la princo Lobkowitz.[5] Ambaŭ geedziĝis la 17-an de novembro 1840 (unu jaron antaŭ la naskiĝo de Antonin).[6]

Antonin Dvořák naskiĝis la 8-an de septembro 1841 en la vilaĝo Nelahozeves apud Prago, kiel la unua el naŭ infanoj de František kaj Anna Dvořák. Lia patro estis tiam buĉisto kaj amatora citroludanto. Kvankam li kalkulis kaj zorgis pri tio, ke lia filo transprenu post li la familian metion, pro sia muzikamo li rimarkis frue lian talenton kaj kiel 6-jaran knabeton li konfidis lin al la loka violoninstruisto Josef Spitz, kiu donis al li bazon de la muzika kleriĝo.

De 1853 ĝis 1856 Antonín lernis en la proksima Zlonice ĉe la elstara muzikisto Antonín Liehmann, kiu instruis lin ludi pianon kaj orgenon kaj enkondukis lin al sekretoj de komponado.

Studjaroj kaj komenco de la kariero[redakti | redakti fonton]

Ĉar pro troa okupiĝo pri muziko Antonín ne tro prosperis en la germana lingvo, tiam por negocisto necesa, lia patro sendis lin por unu jaro al Česká Kamenice por perfektiĝi en ĝi. Tie tamen Antonín ankaŭ i.a. plu studadis muzikon ĉe František Hanke kaj ludis en la loka preĝejo.[7]

Antonín Dvořák en 1868.

Intertempe Antonín Liehmann konvinkis la patron, ke la eksterordinara talento de lia filo meritas sisteman prizorgon. Tial Antonín povis studi en 1857-1859 en orgenista lernejo en Prago.

Post fino de la studado li fariĝis violonisto en la kapelo de Komzák, kiu transiris al la orkestro de la tiel nomata Provizora Teatro en Prago.

Privata vivo[redakti | redakti fonton]

Fratinoj Josefína kaj Anna Čermáková.

En la teatro la komponisto konatiĝis kun tiea kantistino Josefina Čermáková, al kiu li supozeble konservis amsentojn dum tuta sia vivo - li enkorpigis ilin i.a. en ciklon de amkantoj nomataj "Cypřiše" (Cipresoj). Li komencis vizitadi ankaŭ ŝian familion, kie li instruis pianon kaj tie li proksimiĝis kun unu el la kvar fratinoj de Josefina, nomata Anna, 13 jarojn pli juna ol li. En novembro 1873 ili geedziĝis.

Komencoj de la novgeedza paro estis tre modestaj, iliaj geamikoj eĉ organizis monkolekton favore al ili. En la 4a de aprilo 1874 naskiĝis la unua filo Otakar, kaj baldaŭ post li sekvis filinoj Josefka kaj Růženka. Anna kontribuis al la hejma buĝeto per fojaj honorarioj el koncertoj en pragaj preĝejoj, Antonín decidis tiujare akcepti postenon de orgenisto en la praga preĝejo de Sankta Adalberto, sed la ĉefa enspezofonto estis daŭre privata muzikinstruado.

Menciinde estas, ke lia "sorta amo" Josefina pli poste edziniĝis al grafo Václav Kounic (al kies patrino Božena Němcová dediĉis sian libron "Avinjo") kaj Dvořák restis kun ŝi kaj ŝia edzo en amikaj rilatoj dum la tuta vivo.

Titolpaĝo de la 1-a serio de "Slavaj dancoj" el 1878.

Unuaj sukcesoj[redakti | redakti fonton]

En 1875-1878 Dvořák sukcesis akiri aŭstrian ŝtatan stipendion; en la komisiono decidanta pri la elekto, estis i.a. Johannes Brahms kaj kritikisto Eduard Hanslick. Je rekomendo de Brahms berlina eldonisto Fritz Simrock eldonis la verkon Moraviaj duetoj (Moravské dvojzpěvy), post kies sukceso li en 1878 mendis Slavajn dancojn. Tio estis komenco de la eŭropa kariero de Dvořák. La stipendio ebligis al li dediĉi sin pli intense al muzika kreado - en tiu tempo estiĝis i.a. Serenado E maĵora por arĉorkestro, Pianokvarteto D maĵora, la 5-a simfonio F maĵora kaj lia unua opero Vanda kun temo el la antikva pola historio.

Familia tragedio[redakti | redakti fonton]

Sed post tiu ĝojiga krea periodo venis neatendita sortobato al lia privata vivo. Komence mortis du tagojn post naskiĝo lia filineto Jozefka, en aŭgusto 1877, poste veneniĝis pro fosforo la dua unujara filineto Růženka kaj la sekvan monaton lia trijara filo Otakar forpasis pro variolo. La geedzoj do en mallonga tempo perdis ĉiujn tri infanojn. Sian tiaman nemezureblan doloron Dvořák enmetis en sian verkon - en la oratorion Stabat mater, kiu estis kreita origine en pianoformo kaj pli poste adaptita por orkestro. Ĝuste tiu ĉi verko pro sia interna sincero kontribuis al lia pli posta tutmonda fameco.

Slava periodo[redakti | redakti fonton]

Baldaŭ post forpaso de siaj infanoj la geedzoj transloĝiĝis el praga strato Na rybníčku al proksima strato Žitná, kie ili vivis ĝis fino de sia vivo. La jaroj 1878-1880 estas en la biografio de Dvořák nomataj "Slava periodo", ĉar dum ĝi estiĝis granda kvanto da komponaĵoj inspiritaj de slavaj spirito kaj folkloro: i.a. pluaj Moraviaj duetoj, Bohemia svito, tri Slavaj rapsodioj, la unua vico de Slavaj dancoj, Serenado d minora por blovinstrumentoj, la 10-a arĉkvarteto nomata "Slava" kaj la 6-a simfonio D maĵora.

Nova feliĉo en la privata vivo[redakti | redakti fonton]

Kasteleto en Vysoká.

En 1878-1888 bonŝance al la sortofrapitaj geedzoj Dvořák naskiĝis sinsekve ses sanaj infanoj, kiuj ĉiuj sukcesis atingi plenkreskan aĝon. Baldaŭ post naskiĝo de sia filino Anna, la familo estis invitita al la kasteleto en Vysoká ĉe Příbram (sude de Prago), kiun la bofratino de Dvořák grafino Josefina Kounicová ricevis nuptodonace de sia edzo. Al la komponisto la loko plaĉis tiom, ke li aĉetis ĝin de ili kaj sekve rekonstruigis la malnovan domon en la vilaĝo kaj nomis ĝin "vilao Najado".

Sekvajn dudek jarojn tie la familio pasigis regule la someron kaj Dvořák tie komponis multajn siajn verkojn. La kasteleto en Vysoká estas nuntempe adaptita kiel muzeo omaĝe al lia vivo kaj verkaro.

Dvořák kiel honora doktoro en Cambridge en 1891.

Restado eksterlande[redakti | redakti fonton]

Post Germanio lia muziko komencis esti ludata ankaŭ en Anglio; en marto 1884 li forveturis tien por sia unua artturneo. Post granda sukceso de Stabat Mater li vizitis la landon plurfoje, kutime prezentante iun novan verkon laŭmende de iuj el tieaj muzikinstitucioj: temas ekz. pri la 7-a simfonio, verkita por la urbo Londono, oratorio Sankta Ludmila por muzikfestivalo en Leeds kaj kantato Nuptoĉemizo.

Lia grandioza Rekviemo, prezentita la unuan fojon sub lia gvido dum la festivalo en Birmingham en 1891, sekvigis atribuon de honora doktoriĝo en la universitatoj en Cambridge kaj Prago. Post tiuj aprezoj li ankaŭ fariĝis profesoro en la praga konservatorio.

Inter vojaĝoj al Anglio Dvořák koncertis i.a. ankaŭ en Rusio - en marto 1889 li vojaĝis al Moskvo kaj Sankt Peterburgo surbaze de invito de Pjotr Iljiĉ Ĉajkovskij, kun kiu li konatiĝis la antaŭan jaron en Prago.

En 1892 Dvořák ricevis leteron el Usono. La fondintino de la usona nacia konservatorio en Novjorko, nome Jeanette Thurber, proponis al li postenon de direktoro de tiu institucio. Post komenca hezitado Dvořák fine akceptis la oferton. Lia restado en Usono en 1892-1895 portis al li pluajn honorigojn kaj definitive ankaŭ tutmondan famecon.

Dvořák kun siaj familianoj en Usono.

Siajn impresojn pri la nova lando Dvořák en 1893 enkorpigis al sia 9-a simfonio e minora kun subtitolo "El la Nova Mondo", kiu sekve fariĝis unu el la enmonde plej ofte ludataj klasikaj komponaĵoj. Someron 1893 la tuta familio pasigis en la vilaĝo Spillville en la usona ŝtato Iovao, kie ĝis nun vivas posteuloj de ĉeĥaj enmigrintoj. La komponisto sentis sin tie kvazaŭ hejme; en tiu ĝojiga etoso li dum pluraj tagoj verkis arĉkvarteton n-ro 12 F maĵoran, nomatan "Usona" kaj sekve ankaŭ Arĉkvinteton n-ron 3 E bemolan maĵoran.

Ĉefa motivo de Largo el la "Novmonda simfonio".

Samjare la 16-an de decembro okazis tutmonda premiero de la Novmonda simfonio en la fama novjorka muzika salonego Carnegie Hall kiu renkontiĝis kun entuzisma akcepto ĉe la publiko.

Dum la sekvaj somerferioj Dvořák cedis al sia hejmsopiro kaj pasigis ilin en sia domo en Vysoká. En tiu periodo naskiĝis i.a. ciklo de ok Humoreskoj por piano, el kiuj la 7-a G bemola maĵora kun granda sukceso baldaŭ ĉirkaŭflugis la mondon kaj ĝis nun estas unu el la plej popularaj etaj klasikaj verkoj. En la instrujaro 1893/1894 Dvořák i.a. verkis sian plej intiman komponaĵon - nome Bibliajn kantojn kun tekstoj el la Psalmaro de David. En la lasta studjaro la komponisto komencis labori pri sia sekve fama Konĉerto por violonĉelo kaj orkestro h minora.

Denove en la hejmlando[redakti | redakti fonton]

Post la reveno el Usono Dvořák denove revenis al sia instrulaboro en la konservatorio kaj al siaj studentoj, i.a. estontaj elstaraj komponistoj Vítězslav Novák, Oskar Nedbal kaj Josef Suk pli aĝa. Tiu edziĝis en 1898 kun Otilie, la filino de Dvořák kaj fariĝis tiel lia bofilo.

En 1896 estis fondita muzikensemblo Ĉeĥa filharmonio, kiu sekve fariĝis prestiĝa enlanda orkestro. Dvořák kiel la plej fama ĉeĥa vivanta komponisto estis tiam petita iĝi dirigento de ĝia inaŭgura koncerto kaj pretigi programon el siaj verkoj.

Fino de la vivo[redakti | redakti fonton]

Tomboŝtono de Dvořák en la praga Vyšehrad.

En la finaj jaroj de sia vivo Dvořák en sia komponado rimarkeble inspiriĝis de fabeloj kaj legendoj. En tiu periodo estiĝis ekz. 4 simfoniaj poemoj je tekstoj de ĉeĥaj popolaj baladoj el la Bukedo de Karel Jaromír Erben - Akvofeo, Tagmeza fantomino, Ora ŝpinilo kaj Kolombeto. Sekvis tri liaj operoj - fabela komedio Diablo kaj Kaĉa, lirika Najado (ĝis nun la plej ofte ludata lia opero) kaj la lasta verko de Dvořák - Armida kun ekzota motivo el Oriento. Dum la premiero de tiu verko, laŭ Dvořák ne tro bone preparita, la komponisto devis pro renatako forlasi la teatron. Al tiu sekve aldoniĝis malvarmumo kaj gripo, pro kio la komponisto devis longdaŭre kuŝi. Dimanĉe la 1-an de majo 1904 lia sanstato neatendite pliboniĝis, tial li esprimis la deziron tagmanĝi kune kun sia familio. Sed dum la tagmanĝo li subite ekmalbonfartis kaj perdis la konscion kaj la alvokita kuracisto sekve povis nur konstati morton oficiale pro apopleksio. Laŭ la scioj de la nuntempa medicino tamen la plej probabla kaŭzo de la morto estis pulma embolio, kiu okazis pro longa kuŝado enlite.

La komponisto estas entombigita en Prago en la prestiĝa tombejo "Slavín" en Vyšehrad, dediĉita plejparte al la elstaruloj de la ĉeĥa kulturo kaj publika vivo.

Personeco[redakti | redakti fonton]

Dvořák estis artisto modesta kaj sincere pia, onidire li havis nekomplikan kaj afablan karakteron. Li amis naturon (lia aparta amo estis kolomboj, kiujn li bredis en Vysoká), sed li estis ankaŭ admiranto de la tuta civiliza progreso. De tie fontis lia ŝato por lokomotivoj, vaporŝipoj kaj admiro al vigleco de grandurboj, kvankam li ofte forkuradis de ili al soleco kaj verdo de la kamparo.

Antonín Dvořák estis eble la unua fama fervojŝatanto de kontinenta Eŭropo kaj estas traktata en faka medio kiel fakulo pri la tiama lokomotivoscio. Dekjara li spertis la inaŭguron de nova fervoja linio tra Nelahozeves, kio certe influis lian entuziasmon. Li tiom interesiĝis ankaŭ pri ŝipoj kaj aliaj teknikaĵoj, ke, kiam li mem ne havis tempon, li petis raporton de aliaj, inter kiuj ankaŭ de sia onta bofilo, pri la numeroj kaj identigiloj legeblaj sur trajnoj kaj ŝipoj. Ekzistas pluraj tierilataj anekdotoj pri Dvořák.

Sed precipe li estis genia komponisto. Tiu ĉi genieco, kiel asertis Max Švabinský, kiu faris portretojn de li, estis enskribita en lian noblan vizaĝon - kies ekstera trajto estis rimarkebla distanco inter la okuloj kaj profunda sulko super la nazradiko. Se Dvořák ektuŝis iun ajn muzikan fakon, ĉiam li estis inventema kaj originala.

Li suferis pro agorafobio (timo pro eksteraj publikaj spacoj), kiu grandiĝis precipe en la lastaj jaroj de lia vivo.

Famaj lernantoj de Dvořák[redakti | redakti fonton]

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Verkaro de Antonín Dvořák riĉas kaj pro sia kvanto, kaj pro amplekseco de formoj - ĝi inkluzivas entute 120 titolojn, el kiuj plejparto estas grandaj orkestraj, voĉ-instrumentaj aŭ muzik-dramaj verkoj.

Dum Bedřich Smetana konscie kreadis tipan ĉeĥan muzikon, Dvořák progresis plu: baldaŭ li fariĝis komponisto verdire slava, ĉar sian muzikan inspiron li larĝigis je Moravio kaj Slovakio, ĝis Pollando kaj Rusio, li kreis ankaŭ specifan muzikan formon "dumka" laŭ la modelo de la etrusia popola tradicio, li estis ankaŭ aŭtoro de la granda opero kun motivo el la rusa historio "Dimitrij". El la slava muziko li sukcesis "elmini" antikvajn harmoniantajn modusojn, novan riĉecon de ritmoj kaj melodiaj linioj, kio estis noveca kaj atentokapta.

Krom hejmaj kaj ĝenerale slavaj radikoj Dvořák en Usono inspiriĝis ankaŭ de la nigrula muziko.

Koncerne la ĝeneralan muzikstilon, Dvořák estis nek konservativa, nek radikala. Plejparto de liaj komponaĵoj, ĉu temperamentaj, ĉu lirikaj, ĉiukaze elstaras pro riĉeco de melodiaj ideoj kaj sona buntkoloreco. Lia muziko elradias profundan homecon, ĝi impresas tute nature kaj memkompreneble, sen ia ajn pompeco. Verŝajne ankaŭ tial ĝi akiris koron ne nur de la ĉeĥa, sed ankaŭ de la tutmonda publiko, jam dum lia vivo, sed ankaŭ nuntempe.

Listo de ĉefaj verkoj[redakti | redakti fonton]

La sekva listo ne estas kompleta, ĝi enhavas nur konatajn, ludatajn kaj popularajn komponaĵojn.

Manuskripto de la 6-a simfonio el 1880.

Simfonioj[redakti | redakti fonton]

Voĉ-instrumentaj komponaĵoj, oratorioj, kantatoj[redakti | redakti fonton]

  • Stabat mater, op. 58, 1877
  • Psalmo 149, op. 79, 1879 (1887 reprilaborite por miksita koruso kaj orkestro)
  • Svatební košile („Nuptoĉemizo“), op. 69, 1884
  • Svatá Ludmila ("Sankta Ludmila"), op. 71, 1886
  • Meso D maĵora, op. 86, 1887 (versio kun orgena akompano), 1892 (kun orkestro)
  • Rekviemo b bemola minora, op. 89, 1890
  • Te Deum, op. 103, 1892
Afiŝo por premiero de "Najado" en 1901.

Operoj[redakti | redakti fonton]

  • Alfred, 1870
  • Král a uhlíř (“Reĝo kaj karbisto”), 1871, la 2-a versio - op. 14, 1874
  • Tvrdé palice (“Duraj kapoj”), op. 17, 1874
  • Vanda“, op. 25, 1875
  • Šelma sedlák (“Fripona bienulo”), op. 37, 1877
  • Dimitrij, op. 64, 1882, la 2-a versio - 1894
  • Jakobín (“Jakobeno”) op. 84, 1888, 1897 (parte reprilaborite)
  • Čert a Káča (“Diablo kaj Kaĉa”), op. 112, 1899
  • Rusalka (“Najado”), op. 114, 1900
  • Armida, op. 115, 1903
  • Příhody lišky Bystroušky (“Aventuroj de Pinta-orelulino la vulpino”), 1924

Konĉertoj kaj konĉertaj komponaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Konĉerto A maĵora por violonĉelo kaj piano, 1865
  • Romanco f minora por violono kaj orkestro, op. 11, 1873/1877
  • Pianokonĉerto g minora, op. 33, 1876
  • Violonkonĉerto a minora, op. 53, 1879 (revizio 1880)
  • Konĉerto b minora por violonĉelo kaj orkestro, op. 104, 1895

Simfoniaj poemoj, rapsodioj, uverturoj, orkestraj komponaĵoj kaj svitoj[redakti | redakti fonton]

  • Slovanské rapsodie („Slavaj rapsodioj“), op. 45 (D maĵora, g minora, A bemola maĵora), 1878
  • Česká suita ("Ĉeĥa svito"), op. 39, 1879
  • Legendy ("Legendoj"), op. 59, 1881
  • Husitská, dramatická ouvertura ("La husita – drama uverturo"), op. 67, 1883
  • Karneval, koncertní ouvertura ("Karnavalo – konĉerta uverturo"), op. 92, 1891
  • Scherzo capriccioso, op. 66, 1883
  • Slovanské tance ("Slavaj dancoj"), op. 46 kaj 72 - 1-a serio, 1878
  • Slovanské tance ("Slavaj dancoj") , op. 46 kaj 72 - 2-a serio, 1887

Simfoniaj poemoj laŭ baladoj de K.J. Erben

  • Vodník ("Akvofeo"), op. 107, 1896
  • Polednice ("Tagmeza fantomo"), op. 108, 1896
  • Zlatý kolovrat, ("Ora ŝpinilo"), op. 109, 1896
  • Holoubek ("Kolombeto"), op. 110, 1896
Manuskripto de la "Amerika" arĉkvarteto el 1893.

Ĉambromuziko[redakti | redakti fonton]

  • Arĉkvinteto G maĵora, op. 77, 1875
  • Pianokvinteto A maĵora, op. 81, 1887
  • Arĉkvinteto E bemola maĵora, op. 97, 1893
  • Arĉkvarteto E bemola maĵora „Slovanský“ ("Slava"), op. 51, 1879
  • Arĉkvarteto F maĵora „Americký“ ("Amerika"), op. 96, 1893
  • Arĉkvarteto A bemola maĵora, op. 105, 1895

Pianokomponaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Silhouety, op. 8, 1879
  • Mazurky, op. 56, 1880
  • Dumka a furiant, op. 12, 1884
Eldono de "Bibliaj kantoj" el 1894.
  • Poetické nálady („Poeziaj humoroj“), op. 85, 1889
  • Humoresky, op. 101 (la plej fama n-ro 7 G bemola maĵora)
  • Slovanské tance ("Slavaj dancoj"), op. 46 kaj 72 - 1-a serio, 1878
  • Slovanské tance ("Slavaj dancoj) , op. 46 kaj 72 - 2-a serio, 1887
  • Legendy, op. 59, 1881

Kantoj kaj komponaĵoj por korusoj[redakti | redakti fonton]

  • Čtyři písně („Kvar kantoj“), op. 82, 1888 (n-ro 1 Kéž duch můj sám)
  • Písně milostné ("Amkantoj"), op.83, 1888 (n-ro 2 V tak mnohém srdci mrtvo jest)
  • Biblické písně („Bibliaj kantoj“), op. 99, 1894
  • Ave Maria, op. 19B, 1877
  • Moravské dvojzpěvy („Moraviaj duetoj"), op. 20, 1875, op. 29,32, 1876, op. 38, 1877
  • Z kytice národních písní slovanských („El bukedo de slavaj popolkantoj“), op. 43, 1878
  • Čtyři sbory („Kvar koruskantoj“), op. 29, 1876
  • V přírodě („En naturo“), op. 63, 1882

Esperanto-tradukoj[redakti | redakti fonton]

Sedlák, sedlák en kantaro de ĉeĥaj popolkantoj tradukita en Esperanto.

Lia opero Najado estis esperantigita de Tomáš Pumpr kaj elsendita de Verda Stacio en 1948. La registraĵo konserviĝis kaj estis en 1996 reeldonita de la Ĉeĥa Radio sur du kasedoj kaj du kompaktdiskoj. Ĉefrolojn plenumis prestiĝaj ĉeĥaj operkantistoj Maria Tauberová (Najado), Beno Blachut (Princo) kaj Karel Kalaš (Nikso). La rolon de la radia rakontanto ludis fama ĉeĥa aktoro Karel Höger aktive konanta Esperanton.

La operon Jakobeno esperantigis Jiří Kořínek.

En la arkivo de Ĉeĥa Esperanto-Asocio troviĝas ankaŭ manuskriptoj de aliaj tradukoj de Jiří Kořínek, ekz.:

  • "Bibliaj kantoj" op. 99
  • "Amdolĉe sonas mia kant'" (El Ciganaj melodioj laŭ vortoj de Adolf Heyduk, op.55 n-ro 1
  • "Permesu, permesu al mi kisi vin" (ario de Ludmila el la oratorio Sankta Ludmila)
  • "Falĉis herbon junulino" (El la kantoj "En nacia tono" op. 73 n-ro 2)
  • "Rusaj kantoj" por du virinaj voĉoj kun pianoakompano (n-roj 1, 3, 4, 7, 14, 16)
  • "Malhelpata pieco"
Muzeo en Prago.

Muzeoj, monumentoj kaj festivaloj omaĝe al Dvořák[redakti | redakti fonton]

Al vivo kaj verkaro de Antonín Dvořák estas dediĉitaj pluraj muzeoj en Ĉeĥio: en Prago (en la eksa Belvedero de Michna), en lia naskiĝdomo en Nelahozeves, en la iama kasteleto de la grafo Kounic en Vysoká u Příbrami, en Zlonice, kie li studis, kaj la kastelo Sychrov en Norda Bohemio, kie li plurfoje gastis.

Fine de aŭgusto kaj komence de septembro en Prago estas organizata internacia muzikfestivalo "Dvořákova Praha" ("Prago de Dvořák"), okazanta en la prestiĝa salonego de Dvořák en Rudolfinum.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Clapham 1980, p. 765.
  2. Clapham 1980, p. 60.
  3. Burghauser 1960 aŭ posta eld., "Survey of the life of" A.D.
  4. Clapham 1980, pp. 132–33.
  5. Clapham 1966, p. 295; havigas pliajn partajn ascendajn kaj descendajn familiarbojn.
  6. Clapham 1979a, p. 3.
  7. Burghauser 1960, p. 468.
  8. Laboris por Dvořák en la jaro 1893, vidu en:Harry Burleigh
  9. Studis ĉe Dvořák en la jaroj 1894 kaj 1895, vidu en:Will Marion Cook

Literaturo[redakti | redakti fonton]

En la ĉeĥa[redakti | redakti fonton]

  • BERKOVEC, Jiří: Život plný hudby: vyprávění o Antonínu Dvořákovi. Praha: Středočeské nakladatelství a knihkupectví, 1986. 180 p.
  • BURGHAUSER, Jarmil; CLAPHAM, John. Antonín Dvořák: thematický katalog; bibliografie; přehled života a díla. 2-a rev. kaj kompl. eld. Praha: Bärenreiter Editio Supraphon, 1996. 843 p. ISBN 80-7058-410-6. Paralele en la germana kaj en la angla
  • Burghauser, Jarmil, (1960) [Export Artia 1960, Bārenreiter Supraphon 1966, 1996], Antonin Dvořák Thematický Katalog.
  • IVANOV, Miroslav. Novosvětská. Pelhřimov: Vydavatelství 999, 1997. 462 p. ISBN 80-901064-9-8
  • KUNA, Milan (red.) kaj kol. Antonín Dvořák; Korespondence a dokumenty - kritické vydání. Vol. 1 ĝis 10. Praha: Editio Bärenreiter Praha, 1987 – 2004. – Kritika eldono de korespondaĵoj kaj dokumentoj.
  • MAHLER, Zdeněk: Spirituál bílého muže. (O pobytu A. Dvořáka v USA). Praha: Primus, 1990. 195 p. ISBN 80-900078-4-8
  • ŠKVORECKÝ, Josef. Scherzo capriccioso: veselý sen o Dvořákovi.
    • - Toronto: Sixty-Eight Publishers, 1982.
    • - Praha: Levné knihy KMa, 2005. 362 p. ISBN 80-7309-207-7
  • ŠOUREK, Otakar. Život a dílo Antonína Dvořáka.
    • - 1-a parto (1841-1877). Praha: SNKLHU, 1954. 346 p.
    • - 2-a parto (1878-1890). Praha: SNKLHU, 1955. 367 p.
    • - 3-a parto (1891-1896). Praha: SNKLHU, 1956. 332 p.
    • - 4-a parto (1897-1904). Praha: SNKLHU, 1957. 332 p.

En la angla[redakti | redakti fonton]

  • BECKERMANN, Michael Brim. New Worlds of Dvořák: Searching in America for the Composer’s Inner Life. New York: Norton, 2003. 272 p. + KD. ISBN 0-393-04706-7
  • ——— . Antonín Dvořák: Life and Work. el la ĉeĥa orig. trad. D.R.Beveridge. Praha: KLP, 2007. 174 p. ISBN 978-80-86791-49-4
  • ——— (1960) [Export Artia 1960, Bārenreiter Supraphon 1966, 1996], Antonin Dvořák Thematický Katalog [Temara Katalogo] (ĉeĥe), Prague: Bārenreiter Supraphon, notoj en germana kaj angla. Bibliografio kun-eldonita de Dro. John Clapham kaj Dro. W. Pfannkuch, kaj Survey of Life and Work.
  • Clapham, John (1979a) [St. Martin’s Press or Faber & Faber 1966, MacMillan reprint ISBN 0-333-23111-2 or St. Martin’s, ISBN 0-31204515-8, 1969], Antonín Dvořák, Musician and Craftsman, London: Newton Abbot (England), David & Charles, ISBN 978-0-7153-7790-1
  • (1980), "Dvořák, Antonín (Leopold)", en Sadie, Stanley (eld.), The New Grove Dictionary of Music and Musicians, 5, London: MacMillan, pp. 765–92, ISBN 978-0-333-23111-1.
  • HURWITZ, David. Dvořák : Romantic Music’s Most Versatile Ggenius. Pompton Plains: Amadeus Press, 2005. 180 p. + 2 kodoromoj. ISBN 1-57467-107-3
  • ŠKVORECKÝ, Josef. Dvorak in Love : A Light-Hearted Dream. El la ĉeĥa orig. trad. P. Wilson. New York: AA Knopf, 1987. 322 p. ISBN 0-394-54681-4

En la franca[redakti | redakti fonton]

  • CHOTIL-FANI, Alain; BAUDE, Eric. Antonín Dvořák, un musicien par-delà les frontières : l’histoire redécouverte. Paris: Buchet/Chastel, 2007. 442 p. ISBN 978-2-283-02010-4
  • ERISMANN, Guy. Antonín Dvořák, le génie d‘ un peuple. Paris: Fayard, 2004. 491 p. ISBN 2-213-61823-2

En la nederlanda[redakti | redakti fonton]

  • ŠKVORECKÝ, Josef. Scherzo capriccioso: Een vrolijke droom van Dvořák. El la ĉeĥa orig. trad. Edgar de Bruin. Baarn: Ambo, 1990. 471 p. ISBN 90-263-0938-4

Aliaj projektoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Retpaĝaroj[redakti | redakti fonton]

Sondosieroj[redakti | redakti fonton]

Kolektoj de registraĵoj[redakti | redakti fonton]

Unuopaj komponaĵoj[redakti | redakti fonton]

Videodosieroj[redakti | redakti fonton]

Muziknotoj[redakti | redakti fonton]


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por leginda artikolo.
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.