Antonín Slavík

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Antonín Slavík
Persona informo
Naskiĝo 20-an de januaro 1893 (1893-01-20)
en Prago
Morto 27-an de oktobro 1942 (1942-10-27) (49-jaraĝa)
en Berlin-Plötzensee
Lingvoj Esperantogermanafrancapolaanglaitalarusa
Loĝloko Brno
Ŝtataneco Aŭstrio-HungarioĈeĥoslovakio
Memorigilo Antonín Slavík
Okupo
Okupo esperantistoteknikisto
vdr

Antonín SLAVÍK (naskiĝinta la 20-an de januaro 1893 en Karlín (Prago); ekzekutita la 27-an de oktobro 1942 en Berlino) estis ĉeĥa esperantisto kaj direktoro de la Verda Stacio en Brno. Lia stacio estis la unua, kiu disaŭdigis Esperanto-radion. Slavík regis sep fremdlingvojn - la germanan, la francan, la polan, la anglan, la italan, Esperanton kaj la rusan.

Li estis arestita la 14-an de decembro 1939 de nazioj, kiuj okupis Ĉeĥion tiam, kaj mortpunita la 27-an de oktobro 1942. En la jaro 1970 oni inaŭguris memortabulon honore al li en la konstruaĵo de la Ĉeĥa radio en Brno en strato Beethovenova 4/1.

Vilao de Antonín Slavík en Brno

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]