Antoon Jozef Witteryck

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Witteryck sur fotokarto el 1910

Antoon Jozef WITTERYCK [VITerik] (naskiĝis la 6-an de junio 1865 en Oostkamp (Flandrio), mortis 69-jara la 3-an de julio 1934 en Assebroek (Brugge / Bruĝo) estis belga esperantisto kaj presisto. Li estis pioniro de Esperanto en Belgio.

En 1902 Witteryck fondis la Bruĝan Esperanto-grupon. Li estis dua prezidanto de BLE (Belga Ligo Esperantista), honora prezidanto de la Esperantistaj grupoj de Hastings (GB) kaj Bruĝo (B), membro de la Lingva Komitato (LK) de 1909 ĝis 1932, prezidanto de la 4-6-aj (1912-1914), 11-a (1922) kaj 13-a (1924) Belgaj Kongresoj kaj de la Internacia Semajno-Kongreso en 1910.[1]

Familio, profesio kaj unuaj planlingvaj paŝoj[redakti | redakti fonton]

Lia patro estis Richard Witteryck, instruisto en Hertsberge kaj Oostkamp, poste en Bruĝo. Antaŭ 1901 Witteryck laboris pri propra planlingvo kaj „aliĝis al la Volapüka movado".[2] La 7-an de oktobro 1901 li eksciis pri Esperanto, tuj mendis Esperanto-kurson en Parizo, kaj eklernis.[3] Ekde 1902 li eldonas la monatan ilustritan revuon flandralingvan De Lusthof kun Esperanta rubriko.[4] En septembro 1902 Charles Lemaire fondis sian monatan revuon La Belga Sonorilo. Witteryck fariĝis administranto.[5] Inter 1902 kaj 1906 li transprenas la bopatran presejon/eldonejon Delplace.

Organiza agado en la belga movado[redakti | redakti fonton]

Antaŭ 1914[redakti | redakti fonton]

En 1904 li fondas la Bruĝan Esperanto-grupon.[6] Je 1905-07-30 fondo de BLE en Antverpeno en la ĉeesto de Witteryck.[7] En 1908 Charles Lemaire pli kaj pli alproksimiĝas al Ido kaj kuntiras la plej multajn pionirojn de la Belga movado. Witteryck tamen restas en la malgranda grupo Fundament-fidela.[7] Je 1908-10-25 la Fundamentuloj elektas novan estraron de BLE: prezidanto Amatus van der Biest-Andelhof; vicprezidanto A.J. Witteryck kaj abato Richardson; sekretario Léon Champy; kasisto Oscar Van Schoor.[8]

1909 Loĝloko „Nouvelle Promenade, 4, Bruges".[9] Je 1910-05-15/16 2a Belga Kongreso en Bruĝo. Post la morto de Amatus van der Biest-Andelhof (1912-01-22) li fariĝas prezidanto de BLE, samjare li prezidas la Belgan kongreson en Gento, en 1913 la Belgan kongreson en Spa kaj la Internacian Esperanto-Semajnon en Gento dum la tiea Universala Ekspozicio. Li prezentas du raportojn favorajn al Esperanto en la Internacia Kongreso por la helpo al militvunditoj.[10]

Unua mondmilito[redakti | redakti fonton]

En 1914 Witteryck lastfoje antaŭ la milito prezidas la Belgan kongreson en Mechelen. Dum la milito 1914-1918 li translokiĝas al Nederlando kaj Anglujo. En ambaŭ landoj li oficiale instruas Esperanton al militkaptitoj kaj verkas specialan libron por tio.[11]

Postmilita agado[redakti | redakti fonton]

Post la milito (ĉ. 1918/19 (?)) li revenas al Bruĝo: la presejo estas detruita, la presiloj forprenitaj. En 1920 Witteryck pro malsano cedas la prezidantecon de la Bruĝa Grupo al f-ino Yvonne Thooris kaj fariĝas ties „honora prezidanto".[12] En 1922 li denove prezidas la Belgan kongreson en Sint-Niklaas, en 1924 (aŭ 1927?), kiam Frans Schoofs fariĝas prezidanto, Witteryck fariĝas honora prezidanto.[13] Pro kor-malsano li ne plu povas labori kiel antaŭe.[12] Tamen je 1924-06-7/9 li denove prezidas la 13-an Belgan Kongreson en Bruĝo</ref> EdE 46; Cogen, p. 64.</ref>.

En 1929 la Bruĝa Grupo akiras la oficialan titolon „Reĝa Societo" (almenaŭ 25 jara ekzistado).[14] Pro lia influo nova publika vojo proksima je lia domo en la municipo Assebroek (Steenbrugge) apud Bruĝo estis nomita Zamenhofstraat.[15]

Verkoj[redakti | redakti fonton]

"Esperanto en 10 lekcionojn", eldono de 1923.
Listo de publikaĵoj (1910).

Witteryck tradukis al la flandra lernolibron de Théophile Cart kaj M. Pagnier, verkis kaj eldonis diversajn lernolibrojn kaj legolibrojn (detalojn vd. sube), gvidis multajn kursojn kaj kunlaboris je La Belga Sonorilo de 1902 ĝis ties Idiĝo en 1908, ,Tra la Mondo', Belga Esperantisto (1908-?), The British Esperantist k.a.

  • 1902 Het Esperanto in tien lessen / door A.-J. Witteryck met toelating bew. naar het Fransch van Th. Cart en M. Pagnier. Brugge: A.-J. Witteryck-Delplace. 1902, 80 p. 19 cm. [Flandra traduko de Cart/Pagnier. Espéranto en 10 leçons, Paris: Hachette 1902].[16] 2a eld. 1906. 3a 1921. 6a 1929. 7a 1933.
  • 1903-1909 Kelkaj Floroj Esperantaj. Agrablaj legaĵoj kun multaj ilustraĵoj. Bruges: Delplace. 6 n-roj 1903-1909, 102 p. + 106 bildoj
  • 1906 Het Esperanto in tien lessen. 2a eld. Brugge: A.-J. Witteryck.
  • 1906 Conversations en quatre langues: English, Français, Nederlandsch, Esperanto. London 1906, 202 p.
  • 1907 Esperanto. Volledige Spraakleer.
  • 1908 Zakboekje van den Nederlandschen Esperantist. Brugge: W. 1908, 31 p. 14 cm.
  • 1910 Kelkaj Floroj Esperantaj. Agrablaj legaĵoj kun multaj ilustraĵoj. Eldonisto A.-J.-Witteryck, 24 p.
  • 1910 Van Weyerbergh. Esperanto Gvidlibreto por turistoj en Bruĝo. 1910, 32 p. Redaktis W.
  • 1910 Esperanto. Volledige Spraakleer met Oefeningen en Sleutel. Brugge, 43 p.
  • 1910 Het Esperanto in vijf lessen, Brugge, 53 p.
  • 1913 De waarheid over Esperanto en Ido = La vérité sur l’Esperanto et l’Ido. S.l.: s.i. 1913, 14, 14 p. 25 cm
  • 1923 Het Esperanto in tien lessen. 3a eld. Steenbrugge-bij-Brugge: De Lusthof.
  • 1929 Het Esperanto in tien lessen. 6a eld. Steenbrugge: De Lusthof.
  • 1933 Het Esperanto in tien lessen. Nieuwe uitg. [7a eld.] Steenbrugge-bij-Brugge: De Lusthof.
  • 19.. Het Esperanto in vijf lessen, 32 p.
  • 19.. Cours d’Esperanto. Grammaire Complète. Steenbrugge: De Lusthof. s.j., 30 p.
  • 19.. L’anglais usuel en 15 leçons.
  • 19.. L’anglais classique en 10 leçons.
  • 19.. Lectures anglaises (suivies de notes explicatives) - 1re partie.
  • 19.. Lectures anglaises (suivies de modèles de lettres) - 2e partie.
  • 19.. Het Engelsch voor het dagelijksch verkeer, in 15 lessen.
  • 19.. Klassiek Engelsch in 10 lessen.
  • 19.. Engelsche lezingen (met verklaringen) - 1ste deel.
  • 19.. Engelsche lezingen (met modellen van brieven) -2de deel
  • 19.. Flemish for Home Study, in 10 lessons (simple and comprehensive)

Pliaj verkoj vd. Guido Thys. Flandra kaj Nederlanda Esperanto-Bibliografio. Antwerpen 1983. N-roj 338, 487-497.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • BIL - Stojan, Petr E. Bibliografio de Internacia Lingvo. Genève 1929. Repr. Hildesheim, New York 1973.
  • Cogen, L.. In Memoriam [Nekrologo]. En: Belga Esperantisto 1934:8 (210), p. 63-64.
  • Courtinat, Léon 1966 : Historio de Esperanto III, p.855
  • EdE - Kökény, L. kaj Bleier, V. (red.). Enciklopedio de Esperanto. Budapest: Literatura Mondo 1933. Repr. Budapest: Hungara Esperanto-Asocio 1979.
  • Fajszi - Pataki Czeller, Mária (red.). Katalogo de la Esperanto-Kolektaĵo de Károly Fajszi. Budapest: Országas Idegennyelvü Könyvtár 1991.
  • IEMW - Alfabeta Katalogo pri la kolektoj de la Internacia Esperanto-Muzeo en Wien. Parto I Wien 1969 (komp. Hugo Steiner). Parto II Wien 1975 (komp. Walter Hube kaj Herbert März).
  • Jaumotte, Maur[ice]. A.J. Witteryck Mortis. En: Belga Esperantisto 1934:8 (210), p. 61.
  • Krest. II Szerdahelyi, István. Krestomatio de Esperanta Literaturo. Tekstoj, dataro, bibliografio. Vol. II. Budapest: Tankönyvkiadó 1981.
  • Poupeye, Ch. La Funebra Ceremonio. En: Belga Esperantisto 1934:8 (210), p. 62-63.
  • Thys, Guido. Flandra kaj Nederlanda Esperanto-Bibliografio. Antwerpen 1983.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. EdE 46; Cogen, p. 64.
  2. Cogen, p. 63.
  3. Belga Esperantisto, 1910, p. 115.
  4. Belga Esperantisto, 1910, p. 117.
  5. EdE 43.
  6. EdE 575, 43; laŭ Cogen, p. 63 jam en 1902.
  7. 7,0 7,1 EdE 44.
  8. EdE 44, Cogen, p. 63.
  9. Oficiala Gazeto Esperantista 1909/2 (13), p. 23 de 1909-07-25.
  10. Cogen, p. 64.
  11. Cogen, p.64.
  12. 12,0 12,1 Cogen, p. 63.
  13. EdE.
  14. EdE 45.
  15. Cogen, p. 64.
  16. EdE 575, Krest. III p. 44.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]