Antropocentrismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La arbo de la vivo de Haeckel kiu faras la homon la celo de la evoluo.

Antropocentrismo (el la greka άνθρωπος, anthropos, homo", kaj κέντρον, kentron, centro) estas tendenco – kiu povas esti propra de teorio, religio aŭ de simpla opinio – konsideri la homan estaĵon, kaj ĉiun liajn personan propraĵaron kiel centra en la universo. Tiu centreco povas esti interpretita laŭ diversaj akcentoj kaj nuancoj: simpla supereco rilate la ceteron de la besta mondoontologia supereco sur la tuta realaĵaro pro tio ke la homo estas konsiderata kiel imanenta esprimo de la spirito kiu staras ĉebaze de la universo.

Historio de antropocentrismo

Apartaĵo kiu unuigas la plej elstarajn okcidentajn filozofiojn aperintajn antaŭ la duono de la 20-a jarcento estas la tendenco sin starigi en la perspektivo meti la homon centren de ĉio, kvazaŭ ne-kapablo konstrui etikan, ontologian kaj epistemologian rezonadon ekstere de la homaj elementoj.

Unua ekzemplo de antropocentra koncepto alestiĝis en la 5-a jarcento a.K. iniciate de Sokrato kaj de sofistoj. La filozofoj antaŭsokrataj interesiĝis precipe pri la ĉirkaŭa naturo, en kiu ili malkovris la nous kiun tamen baldaŭ filozofoj translokigu precipe kiel distingilon de la homo. Kun Sokrato kaj sofistoj, male, la atento translokiĝas precipe sur la Homo. Pitagoro kunparolis pri la homo kiu estas mezuro de ĉiuj aĵoj. Γνῶθι σεαυτόν (Konu vin mem), diradis Sokrato, ĝuste indikante la superecon de la Sciokapablo de la homo sur la naturo. Post tiuj filozofoj, ĉiuj okupiĝis en la studado pri la homo kvazaŭ preterlasante la esploron pri kiel naskiĝis la universo, kio estis la precipa esploro de la antaŭsokratoj.

Tiu vola elekto de la filozofio, jam de Aristotelo trovis plifortigon en la hebrea kaj kristana Biblio [noto 1] kie estas klarlitere instruate ke nur la homo estas kreita ‘’’’laŭ la bildo de Dio””” kaj do nur li “””kapablas je Dio”””, dialogi kun li kaj partopreni en lian vivon. Tiu vidpunkto trovas, spurante Sanktan Aŭgustenon de Hipono subtenon kaj disvolviĝon en la skolastikuloj kaj en juda kaj islama filozofioj. Laŭ ili nur la homo havas la respondecon de la elekto inter la bono kaj la malbono[noto 2]Kiam tiuj filozofoj adresas sian atenton al la naturo, urĝitaj ankaŭ de la novaj geografiaj kaj fizikaj kaj astronomiaj malkovroj, tio okazas en subtrato de antrpocentrismo. Tio okazas ankaŭ en Giordano Bruno kiu identigis la spacan senfinecon kun la ontologia senfineco[noto 3]. Simile okazas pro la Galileo Galilei kies interesiĝo pri fizikaj kaj astromoniaj fenomenoj kunekzistas kun sia antrocentrismo en kiu nur la homa intelekto kapablas je scio pri la bono kaj malbono ktp. [noto 4]

Oni diras ke la lasta trafo kontraŭ antropocentrismo devenus en 1859 de Charles Darwin, kiu en la eseo La origino de specioj (Origin of Species) prezentos la meĥanismon de la natura selektado, de kiu ankaŭ la homo estus hazarda rezulto kun la aliaj estaĵoj kunvivantaj kun ni la saman destinon. Tamen, neniu trafos venis en tiu darvina doktrino ĉar oftege ĝi trovas konsenton en kristanaj, ekzemple, teologoj kaj neniam ĝi ricevis kondamnon, kiel sciencan malkovraĵon, de kristanaj instancoj.[noto 5]

Antrpocentrismo kaj tramondaj kulturoj

Necesas precizigi ke antropocentrismo estas aparta karakterizo de la eŭroaziaj civilizoj; la afrikaj kulturoj, la antaŭkolumbaj kaj aborigenaj, laŭ iuj skoloj de antropologio ne spertis tiun tendencon, kiu alestiĝas, laŭ ili, kun la kreskiĝo de la teknologia kulturo kaj kiun provas fostreki kelkaj nuntempaj filozofioj.

La vizio antropocentra daŭrigas distingi la globalan nuntempan civilizon, ofte batalata tamen de etikaj pensfluoj ne-antropocentraj, kiel kontraŭspeciismoekologio profunda kiuj, male, provas enŝovi la homan estulon en la naturon kiel nuran naturaĵon: ili intencas detrui la konvinkon laŭ kiu la homo estus la despota mastro de ĉio.

Efikon bonan, ĉiukaze, tiuj kontraŭantropocentaj pensfluoj produktas: alarmo pri la senraciaj ekspluatoj de la naturo kaj, foje, pri la turmentoj senmotive truditaj al bestoj... [noto 6]

Valoron intrinsekan al unuopa aĵo atribuas kristanismo per ĝia similo kun la idea kuŝanta en Dio priskribita kiel Logos.<ref<Aparte en la filozofio kaj teologio de Duns Skoto.</ref>

Ĵus enkampiĝis tieldirita antropocentrismo “febla” aŭ nobla aŭ memkritika, batalata tamen de kontraŭantropocentrismo, proponata kaj disvastigata de John Passmore: la maniero plej justa por defendi la naturon ne konsistas en la atribuado al ĝi de intrinseka valoro, sed en la pliigo de ĝiaj instrumentaj valoroj (nutraj, energiaj, estetikaj, spiritaj aŭ kulturaj), evidentigante la striktan ligilon inter tiuj valoroj kaj la bonstato de la nuna kaj estonta homaro.[noto 7]

Antropocentrismo en Orientaj Kulturoj kaj Religioj

Notoj

  1. Kiu tamen ne neglektis la originon de la naturo.
  2. Vidu Sanktan Tomason el Akvino kaj Averoesoon kaj judan (Avicebron).
  3. Laŭ la kristana teologio la homa intelekto ne povas sperti la senfinecon kiu estas propra de Dio, ĉar la spaca aŭ nombra ktp senfinecoj estas nur kreitaĵoj de la ontologia senfineco. (Tomaso el Akvino
  4. Fakte, en Galileo (el liaj verkoj) aperas tenace asertata la centreco de la homo en la universo, sendepende de la necentreco de la Tero en la nova kopernika astronomia sistemo.
  5. La evoluon oni povas konstati, la hazardon ne| Kutime la kontraŭantropocentrismo estas proponata kiel neniigilo kontraŭ la biblia kaj kristanaj revelacio kaj civilizo; sed malfacilas imagi homon kiu ne profitas de la aĵoj ĉar tiel estus senrajtaj kaj je dispono de la homo. Ĉu homo rajtas profite de samrajtuloj? Vidu: [1] Samek Giacomo Ludovici.
  6. La biblia donaco de ĉio ekzistanta al la ĵuse kreita homo (Gen 2) estas tiel vidita: la homo anstataŭas en la regado de la mondo Dion mem, kiu certe ne damaĝus siajn kreaĵojn, kaj la kristana civilizo indikas al la popoloj la sintenon de la Sankta Francisko el Asizo (vidu: Kantiko de la Kreitaĵoj.
  7. En iuj sociaj medioi, aparte kristanaj, oni sintezis tiel: antropocentrismo ja jes, sed kun moralaj antropocentristoj!

Referencoj

Literaturo

  • Matteo Andreozzi, Verso una Prospettiva Ecocentrica. Ecologia profonda e pensiero a rete, LED: edizioni universitarie, 2011, ISBN 978-88-7916-416-0
  • Matteo Andreozzi (a cura di), Etiche dell'ambiente. Voci e prospettive, LED: edizioni universitarie, 2012, ISBN 978-88-7916-612-6
  • John Passmore, La nostra responsabilità per la natura (1974), Milano, Feltrinelli, 1991, ISBN: 978-0715607565
  • Guido Dalla Casa, L'Ecologia Profonda. Lineamenti per una nuova visione del mondo, Milano, Mimesis, 2011, Collana Eterotopie, ISBN 978-88-5750-632-6
  • Mark Sagoff, "On Preserving The Natural Environment", in The Yale Law Journal, Vol. 84, n° 2 (December 1974), pp. 205-267
  • Brian G. Norton, "Environmental Ethics and Weak Anthropocentrism", in Environmental Ethics, Vol. 6, n° 2 (Summer 1984), pp. 131-148
  • Eugene C. Hargrove, Fondamenti di etica ambientale: prospettive filosofiche del problema ambientale (1989), Padova, Muzzio, 1990 ISBN 9788870215342

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

greke [2] franclingva hsirotio de antrpocentrismo