Antropologio de religio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Priskribo pri la objekto de tiu branĉo de la antropologia scienco[redakti | redakti fonton]

La antropologio de religio estas tiu parto de la antropologio kiu pritraktas religiajn sistemojn.

Kutime oni taksas kaj konsideras religion amplekso de senmateriaj krederoj, sed la antropologio studas religion el vidpunkto tute praktika. Tio signifas ke ĝi okupiĝas nur marĝene pri kredendaĵoj esprimitaj pli aŭ malpli eksplicite kaj pri la dogmoj (= memorandoj rilate pli ampleksaj krederoj), kaj fokusigas sian atenton sur la konkreta osta-karna homo, nome sur la prakso anstataŭ sur la fido-kredo.

En antropologio oni parolas pri religio kiam kredero estas samopiniata de grupo kaj eksterigas amplekson de praktikoj. La antropologio esploras la religion pli kiel socian bezonon ol kiel individuan; tiu scienca branĉo engaĝiĝas kompreni kiel la religiaj sistemoj aktivas kaj funkcias interne de la socio, kaj al kiuj funkcioj ili korespondas.

La tri elementoj de la religia sistemo[redakti | redakti fonton]

Religia sistemo estas la realo de la evidentiĝantaj sintenoj kiu konsistas en:

  1. homa grupo – viva homaro kiu kreas sian medion, nome estas la homo la objekto de la antropologia studo.
  2. sistemoj de kredendaĵoj (foje kolektitaj en teologiaj sumoj kies ekzemploj estas la Biblio, la Korano kaj aliaj) estas fortaj konvinkoj konfesataj, ofte senbezone de pruvo pri ilia valideco. Vestimanieroj, nutraĵoj permesitaj/malpermesitaj ktp povas esti gravaj indicoj de religiaj krederoj.
  3. amplekso de praktikoj.

Ritaro interesanta antropologion[redakti | redakti fonton]

La religia praktiko plej evidenta kaj kutime farita objekto de esploro estas la ritaro.

la ritaro estas kolektiva performanco kun, eventuale, ŝanĝoj personaj kaj samtempaj pli/malpli evidentaj, kiu ĉiukaze baziĝas sur strukturo de gestoj kaj agoj relative stabila kaj stereotipigita. <cr/> La ritaro devas esti transformanta, nome esti efika ago kiu instigas ŝanĝon de socia “status”. Se oni difinas ritaro ion kio ne havas transformigan efikon sur la realo, oni estas simple parolanta pri “kutimo”: la rita praktiko devas ĉiam esti konstruiga.

La ritaro devas esti:

  • Formaligita – havi nome certan gradon de oficialecon kaj esti certagrade fiksita. Necesas, tamen, scii ke ĝi ne povas esti absolute senŝanĝema: la socia aktoro rajtas enkonduki ritajn adaptojn kaj reinterpretojn;
  • Okultira – la rito devas havi socian videblecon kaj povas ankaŭ esti solena;
  • Fondeca – la ritaro devas proponi bazon por la grupo ĝin praktikanta kaj samtempe esti transformiga.

En la ritaro la religio karakteriziĝas per forta manifestiĝo, kiu per certa kultura skuo kreas momenton de radika kuntrenado.

Historio de antropologio de religio[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Alfonso Maria Di Nola, Antropologia religiosa, 1985
  • Mario Bacchiega, "Lineamenti di storia delle religioni" 1999
  • A.Destro, Antropologia e religioni, Brescia, Morcelliana, 2005
  • A.Destro - M.Pesce, Forme culturali del cristianesimo nascente, Brescia, Morcelliana, 2005
  • M. Niola, I Santi Patroni, Bologna, Il Mulino, 2007
  • Menicocci M., Antropologia delle religioni. Introduzione alla storia culturale delle religioni, Pavia, Edizioni Altravista, 2008
  • Guthrie, Stewart Elliott (2000) Projection, in Braun, Willi and McCutcheon, Russell T. (eds.) (2000) Guide to the Study of Religion (London & New York: Cassell)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]