Antropometrio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ergonomio uzas antropometrion por plibonigi la homan interagadon kun aparataro kaj laborlokoj.

Antropometrio estas parto de antropologio kiu esploras metrikajn karakterojn de homo. Al tiuj karakteroj apartenas staturo (alteco), pezo, proporcioj de korpopartoj k.t.p. Kutime sub antropometriaj karakteroj oni subkomprenas ne nur geometriajn valorojn, sed ankaŭ aliajn trajtojn, ekzemple koloro de okuloj, grupoj de sango, ĥromosomaj bildoj k.t.p.

Sciencaj aspektoj[redakti | redakti fonton]

La mezuroj de korpo kaj proporcioj de korpopartoj estas forte determinataj genetike ĉe ĉiuj organismoj inkluzive homo. Tial antropometriaj karakteroj estas gravaj genetikaj markoj de homo. La heredaĵo de multaj antropometriaj karakteroj estas bone esplorita. Ekzemple, estas konata, ke la staturo havas multigenan strukturon de heredaĵo.

Administrado kaj kriminalistiko[redakti | redakti fonton]

La metrikaj karakteroj de homo estas tre konstantaj kaj taŭgas por identigo de persono. Ekzemple, estas bone konata, ke premsignoj de fingroj bonege taŭgas por identigi la personon kaj tial oni sukcese uzas la premsignojn ekzemple por serĉado de krimuloj. Lastatempe la sukcesoj de genetiko ebligas ankoraŭ pli ekzaktan identigon de persono laŭ ĥromosoma bildo.

Ĉiam pli vaste oni uzas tielnomatajn biometriajn informojn sur komputilaj informoportantoj (blatoj) por aldoni al identigilaj dokumentoj (kutime pasportoj). Tiaj pasportoj nomiĝas biometriaj pasportoj.

Kuracado[redakti | redakti fonton]

Kelkaj metrikaj devioj estas tipaj por iuj malsanoj. Ekzemple malalta staturo (naneco) estas tipa por manko de kreskiga hormono somatotropino. Pli fajna ekzemplo estas proporcioj de korpo ĉe diversaj seksaj konstitucioj.