Antropozofia Societo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
la kunvenejo Goetheanum en Dornach (Svislando): sidejo de la Antropozofia Societo

La (nuna) Antropozofia Societo, ankaŭ Ĝenerala Antropozofia Societo (germane Anthroposophische Gesellschaft respektive Allgemeine Anthroposophische Gesellschaft, mallonge AAG, angle Anthroposophical Society, france Société anthroposophique universelle, nederlande Antroposofische vereniging) fondiĝis dum la jaro 1923 fare de Rudolf Steiner, la fondinto de la filozofio de antropozofio, por la subteno de la "esploro sur spirita tereno" kaj kiel organiza fundamento de la samtempe fondita Libera Altlernejo por Spiritoscienco (germane Freie Hochschule por Geisteswissenschaft). Antaŭa organizaĵo samnoma (vidu sube) jam ekzistis ekde la jaro 1913.

Laŭ la memkompreno de la societo temas pri "komunumo de homoj, kiuj konvinkitas, ke la taskoj, kiun postulas la nuntempo kaj estonto, nur solveblas per spirita profundiĝo de la vivo". Tiun profundiĝon provizo la filozofio de antropozofio de Rudolf Steiner. Sidejo de la Societo estas la kunvenejo Goetheanum en Dornach (Svislando).

Celo de la Libera Altlernejo laŭ la intenco de Rudolf Steiner estu la "esploro sur spirita tereno", celo de la societo la ebligo de tia esploro kaj la flegado de la anima vivo en la unuopaj homoj samkiel en la socio baze de tiu spirita esploro. Ĉar Rudolf Steiner jam dum la fondaj celebraĵoj grave malsaniĝis kaj mortis dum 1925, sen ke iu posteulo kiel "spirita esploristo" vere plenigis lian lokon, multo el tiuj intencoj restis neplenumita programo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Unua "Antropozofia Societo" fondiĝis jam la 3-an de februaro 1913 en Kolonjo. Ĝi anstataŭigis la ĝis tiam de Rudolf Steiner gviditan germanan sekcion de la Teozofia Societo, kiu (la germana sekcio) malfondiĝis dum 1913pro gravaj malinterkonsentoj pri la interpreto de la kristanismo – Steiner kaj multaj aliaj germanaj teozofoj ĉirkaŭ li malkonsentis akcepti la hindan knabon Jidu Kriŝnamurti kiel renaskita Kristo, kaj sekve malakceptis la Ordenon de la Stelo en la Oriento, kiu fondiĝis cele al propagando de la nova Mesio Kriŝnamurti.

Kiel centro de la (unua) Antropozofia Societo en la urbeto Dornach sude de Bazelo en Svislando konstruiĝis granda kunvenejo, konceptita de Rudolf Steiner mem, kiu ricevis al nomon Goetheanum laŭ la universala klerulo Johann Wolfgang von Goethe, kies malkovrojn, verkojn kaj pensojn aparte aprezas la antropozofoj. La Goetheanum tamen estis detruita la 31-an de decembro 1922 fare de anonimaj bruligintoj.

Post la brulo komenciĝis la konstruo de dua Goetheanum, kiu ekestis inter la jaroj 1924 kaj 1928 kaj ankoraŭ nuntempe estas la centro de la movado. Post malfondo kaj sekva formala refondo de la „Antropozofia Societo“ dum la jaro 1923 la organizaĵo ŝanĝiĝis al „Ĝenerala Antropozofia Societo“, kiu en tiu formo ankoraŭ nuntempe ekzistas. Rudolf Steiner mem transprenis la gvidadon. La vasta areo de la Ĝenerala Antropozofia Societo en Dornach samtempe funkcias kiel administra sidejo, centra oficejo kaj kunvenejo por kongresoj, seminarioj, koncertoj kaj teatraĵoj, kaj ankaŭ la Libera Altlernejo por Spiritoscienco, la klerigejo de la societo, tie havas sian sidejon.

Post la morto de Rudolf Steiner dum la jaro 1925, Albert Steffen transprenis la prezidon de la Ĝenerala Antropozofia Societo.

La internacie aktiva movado aparte fortis en la germanlingvaj landoj, precipe en Germanio, krome en la plia okcidenta Eŭropo kaj iom malpli en aliaj mondopartoj. Dum la nacisocialisma epoko la 9-an de novembro 1935 la Ĝenerala Antropozofia Societo en Nazia Germanio malpermesiĝis pro „internacia sinteno kaj proksimaj rilatoj al eksterlandaj framasonistoj, judoj kaj pacifistoj". Kiam la armeo de Nazia Germanio konkeris pli kaj pli da eŭropaj ŝtatoj, ankaŭ tie kompreneble la antropozofia movado disbatiĝis kaj nur en Svislando ĝi tenis etan "insulon".

Senpere post la Dua Mondmilito en okcidenta Germanio la movado repermesiĝis kaj reekfloris, kaj pli kaj pli tutmonde ampleksiĝis antropozofiaj iniciativoj, precipe pro la fondo de antropozofiaj institucioj en la terenoj pedagogio (precipe valdorfaj infanĝardenoj kaj lernejoj), medicino, agrikulturo kaj alternativa kosmetiko.

La Ĝenerala Antropozofia Societo estas – kun tutmonde laŭ la stato de 2008 proksimume 60.000 membroj, el ili sole 20.000 en Germanio – tutmonde signifa alternativa movado kaj en sia plej forta ŝtato, Germanio, la plej granda, plej longtempe kontinue aganta kaj ankaŭ socie plej enradikiĝinta esoterisma organizaĵo de la lando. Krom tie, ĝi plue aparte fortas en Svisio kaj Aŭstrio, Nederlando kaj Belgio. En aliaj landoj ĝi same reprezentatas, sed daŭre en komparo kun la tuta landa loĝantaro per malpli da membroj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Bodo de Plato: Zur Entwicklung der Anthrosophischen Gesellschaft (germane: "pri la evoluo de la Antropozofia Societo"). Stuttgart 1986. ISBN 3-7725-0854-5
  • Rudolf Saacke: Die Formfrage der Anthrosophischen Gesellschaft und die Innere Opposition gegen Rudolf Steiner (germane: "la demando pri formo de la Antropozofia Societo kaj la interna opozicio kontraŭ Rudolf Steiner"). Pyzdry (Pollando) 2000. ISBN 3-831-10775-0

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]