Anuso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Anuso
Virhoma anuso
Virhoma anuso
Virhoma anuso
Virina anuso
Virina anuso
Virina anuso
klaso de anatomia unuo
latine anus
sistemo digesta
vdr

Anuso estas eligo de fina sekcio de la digesta sistemo sur surfaco de la korpo. Ties fermado estas priregata per ronda muskolo. Tra la anuso elkorpiĝas dum fekado fekaĵoj, kio estas ĝia primara celo. Plimulto da bestoj – ekde simplaj vermoj ĝis elefantoj – havas tubforman digestan aparaton, kiu komenciĝas per buŝa aperturo en unu ekstremaĵo finante per la anuso en la alia ekstremaĵo.

La anuso estas ofte tabuigata parto de la korpo. Ekzistas multe da slangaj esprimoj kunigitaj kun la anuso, kiuj estas ĝenerale konsiderataj kiel vulgaraj kaj ili ne estas uzataj dum ĝentila konversacio.

Homa anuso

La homa anuso troviĝas inter gluteoj, malantaŭ perineo. Ĉirkaŭigas ĝin du anusaj kontrahiĝaj muskoloj, la ekstera kaj la interna. Tiuj tenas la anusaperturon fermita, ĝis kiam ne estas tempo por fekado. Unu kontrahiĝa muskolo estas glata muskolo kaj ni ne povas priregi ĝin pervole. La alia estas el transverse striita muskolaro kaj ni povas priregi ĝin pervole.

Vidu ankaŭ