Anwil

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Anwil
Blazono de Anwil
Kamparana domo en Andwil
komunumo en Svislando
Kantono Bazelo Kampara
Distrikto Sissach
Koordinatoj  47° 27′ 3″ N 7° 56′ 29″ O / 47.45083 °N, 7.94139 °O / 47.45083; 7.94139 (mapo)Koordinatoj: 47° 27′ 3″ N 7° 56′ 29″ O / 47.45083 °N, 7.94139 °O / 47.45083; 7.94139 (mapo)
Areo 600 km²
Alteco 3,96 m super marnivelo
Poŝtkodo 4469
Komunumkodo 2841
Mapo de Anwil
vdr

Pri la komunumo

Anwil estas komunumo en la distrikto Sissach en Kantono Bazelo Kampara, Svislando. Ĝi havis 573 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio

Lageto Talweiher en la valo de Ergolz

Anwil situas en la oriento de la kantono sur altebenaĵo en kaldrono de la Ĵurasa Montaro ĉe la bordo de la rivero Ergolz. En la valo de Ergolz oriente de la strato al Rothenfluh situas la naturprotektejo de la lageto Talweiher.

Najbaraj komunumoj

La komunumo Anwil limas en nordo al Wittnau (Kantono Argovio), en oriento al Kienberg (Kantono Soloturno), en sudo al Oltingen, kaj en okcidento al Wenslingen kaj Rothenfluh.

Trafiko

La komunumo Anwil situas flanke de la gravaj trafikvojoj. La vilaĝo atingeblas per poŝtaŭto ek de Gelterkinden.

Historio

Vilaĝa puto de Anwil

La unua dokumenta mencio de Anwil datiĝas el la jaro 1276 jam tiam sub la nuna nomo Anwil.

En la jaro 1400 la vilaĝo Andwil fariĝis parte kaj en 1534 komplete posedaĵo de la urbo Bazelo kaj estis atribuita al la voktejo Farnsburg. En la jaro 1528 Anwil reformaciĝis. En 1592 la vilaĝo estis detruita per terura inscendio kaj dum la Tridekjara Milito ĝi estis en la jaro 1634 rabita per la imperiestraj trupoj. Post la Bazela Kantondisiĝo de la jaro 1832 la komunumo en la jaro 1833 estis atribuita al la Kantono Bazelo Kampara.

Eksteraj Ligiloj

Ŝablono:Projekto