Aogán Ó Rathaile

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Aogán Ó Rathaile (eeg-aan oo ra-hil-e) (ĉ. 1670-1728) estas eble la plej eminenta irlandlingva poeto. Li loĝis en la graflando Ciarraí (angle Kerry), en la sukokcidenta angulo de Irlando. Oni nomas lin "Athair na hAislinge", la patro de la aisling (elparolata 'aŝ-ling'), pro lia grandega kontribuo al tiu ĝenro de poezio, kie la poeto vidas Irlandon kiel belan virinon kun longa nigra hararo, kie estis tre longe sklavino sed sonĝas pri libereco. La irlanda vorto "aisling" signifas kaj tiun poezian ĝenron, kaj "sonĝo, vizio".

Ó Rathaile vidis grandegajn ŝanĝojn dum sia vivo: li estas la lasta vere aristokrata poeto, kiu estas riĉa kaj havas komfortan vivon en sia juneco, sed kiu ĉion perdis kiam la irlanda/katolika flanko perdis la militon de 1689-1690 inter la du britaj reĝoj, Jakobo la 2-a (Anglio) kaj Vilhelmo la konkeranto. Tiu malvenko politike signifis la finon de la tradicia gaela vivmaniero, kiu tradicie donis grandan valoron al poetoj, irlande nomitaj 'file', kun la kromsignifo "iu, kiu klarvidas". Konkrete por Aogán Ó Rathaile, la malvenko signifas ke li perdis sian privatan teron, kaj tutan riĉecon, ĉar ĉion prenis perforte la novaj anglaj protestantaj terposedantoj. Komencis 100-jara periodo kiam katolikoj havas preskau neniujn rajtojn, eĉ ne la rajton ekzisti. La koloniistoj faris tutan serion de novaj, tiel nomataj punaj leĝoj, por malriĉigi kaj fine neniigi la katolikojn. Ili ne rajtas sidi en parlamento, labori por la registaro, sendi infanojn al lernejo, voĉdoni en elektoj, ktp. La rajton voĉdoni en parlamentaj elektoj ili nur regajnis en 1829. Katolikoj ne rajtas, ekzemple, posedi ĉevalon kiu voloris pli ol kvin pundojn!

Ó Rathaile protestis kontraŭ la novaj vivkondiĉoj. Por li, la pli malfacile akceptebla el ili estas ke la novaj angla povuloj kaj riĉuloj ne estis bone edukitaj: Ili ne konis la latinan aŭ la helenan literaturon, kiel li mi mem, kaj ofte apenaŭ povis skribi la propran nomon. Kiam, esceptokaze, iu novveninto malsamas de la aliaj, kaj alte taksis literaturon, la reago de Ó Rathaile estis verki laŭdan poemon pri li, komparanta lin al la malnovaj irlandaj princoj Mac Cárthaigh: tion li faris pri anglo kiu nomiĝis Warner:

"Do mheasas im aigne, is fós im chroí
An marbh ba mharbh gur beo do bhí ..."

"Mi pensis mense kaj ankaŭ kore
Ke la morto kiu mortis denove vivas ..."

Pri Mac Cárthaigh mem li skribis

"Na flatha fá raibh mo shean roimh éag do Chríost."
"La princoj kiujn miaj prauloj servis antaŭ la morto de Kristo."

Inter la plej konataj poemoj de Ó Rathaile estas 'Gile na Gile' (Heleco de Heleco), 'Mac an Cheannaí" (La filo de la aĉetanto, t.e. la vera reĝo Stewart, kies legitimecon li agnoskis), 'Créachta Chrích Fódla' (La vundoj de la lando Irlando), 'An Milleadh d'imigh ar mhórshleachtaibh na hÉireann' (La detruo de la grandaj familioj de Irlando), 'Cabhair ní Ghoirfead' (Helpon mi ne petos), 'Is Fada liom Oíche fhírfhliuch gan Suan gan Srann" (Longas al mi tre pluva nokto sendorme senronke), 'An File i gCaisleán an Tóchair' (La poeto en la kastelo de Tóchar).