Gubernio Aomori

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Aomori-prefektujo)
Aomori
青森県
Loko de Aomori
gubernio de Japanio
Loko
Regiono Tohoku
Municipokodo 02000-1
Fizikaj karakteraĵoj
Areo 9 645,40 km²
Loĝantaro (1-a de decembro 2015)
     Tute 1 305 396
     Denseco 135 loĝ./km²
Koordinato 40° 49′ N, 140° 44′ O (mapo)40.824611111111140.74055555556Koordinatoj: 40° 49′ N, 140° 44′ O (mapo)
Simboloj
Arbo Hiba (Thujopsis
dolabrata var. hondae)
Floro Pomarba floro
(Malus pumila)
Birdo Bevikka cigno
(Cygnus bewickii)
Fiŝo Fleso
(Paralichthys olivaceus)
Blazono de Aomori
Ekonomio
Gubernia oficejo de Aomori
estro Sōichirō Miyashita
(ekde 29-a de junio 2023)
Adreso 〒030-8570
青森県青森市長島1-1-1

Aomori-shi, Nagashima 1-1-1
Aomori, JP-030-8570, Japan
Telefononumero +81-17-722-1111
Oficiala retpaĝaro: http://www.pref.aomori.lg.jp/
ISO 3166-2 JP-02
vdr

Gubernio Aomori (japane: 青森県 [aomori-ken]) situas en la regiono Tōhoku, en la plej norda parto de la insulo Honŝuo en Japanio. Aomori havas areon de 9644,55 km² kaj laŭ la stato de 2021 kalkulis 1 232 303 loĝantojn. La ĉefurbo estas la samnoma urbo Aomori.

Aomori, la insulo de la plej norda prefektejo de Honŝuo, estas plejparte monta areo, precipe enlanden. La areo estas unu el la plej vulkane aktivaj de Japanio, kie troviĝas interalie la 879 metrojn alta vulkano Osorezan, kiu havas gravan religian pozicion inter budhanoj.

Simboleco[redakti | redakti fonton]

La emblemo kaj flago de la prefektejo estis elektitaj la 1-an de januaro 1961. La blanka koloro de la emblemo simbolas la senfinecon de la universo, kaj la riĉa verda koloro simbolas la esperon por disvolviĝo kaj prospero[1].

Turismo[redakti | redakti fonton]

Naciaj parkoj[redakti | redakti fonton]

Laŭ datumoj de la 1-a de aprilo 2012, 12% de la areo de Aomori konsistis el naciaj parkoj[2].

Monda heredaĵo de Unesko[redakti | redakti fonton]

Aomori ankaŭ estas hejmo de Ŝirakami-Sanchi, netuŝita praarbaro en monta areo kiu estis aldonita al la listo de Monda Heredaĵo de Unesko.

La Granda Budho[redakti | redakti fonton]

Aomori Shōwa Daibutsu (昭和大仏) estas la plej granda Budho-monumento en Japanio. Ĝi estas parto de la templo Seiryuu-ji, konstruita en 1982. La Budho altas 21,35 metrojn kaj pezas 220 tunojn. Sub la Budho estas ankaŭ cirkla ĉambro kun pentraĵoj, bildoj kaj skulptaĵoj.

Mezepoka kastelo Hirosaki[redakti | redakti fonton]

Fama pro la ĉerizfloroj en siaj ĝardenoj, ĉi tiu kastelo situas en la urbo Hirosaki.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La ĉefaj sektoroj de la ekonomio estas agrikulturo kaj forstado, same kiel fiŝkaptado. Ekde la 1990-aj jaroj, alta teknologio disvolviĝis. La prefektejo gastigas la plej grandan nombron de ventoturbinoj de Japanio.

La gubernio ankaŭ produktas tradiciajn manfaritaĵojn kiuj havas longan historion. La plej famaj el ili estas tsugaru lakvaro ( Jap. 津軽塗, つがるぬり tsugaru-nuri ).

Gubernio Aomori estas la gvidanto en la japana pomomerkato kaj havas la plej altajn kultivadprocentojn en la lando por ĉina ignamo kaj ajlo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Urboj[redakti | redakti fonton]

Urbetoj kaj vilaĝoj[redakti | redakti fonton]

Esperanto[redakti | redakti fonton]

Esperanto ludis tie gravan rolon en la renaskiĝo de la 'loka arta movado' kiu kultivis lokajn artojn, samtempe ligante ĝin al tutmondaj kaj transnaciaj ideoj pere de Esperanto, kiu reprezentas kosmopolitan mondperspektivon montrante eksplicitan respekton por lokaj lingvaj kaj kulturaj diferencoj[3].

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Simboloj de Gubernio Aomori. Registaro de la Gubernio Aomori. Alirite la 8-an de junio 2010., la 15-an de februaro 2012
  2. (en) General overview of area figures for Natural Parks by prefecture (PDF)
  3. (en) Ian Rapley, When global and local culture meet - Esperanto in 1920s rural Japan, Esperanto and the Aomori local arts movement, En: Language Problems & Language Planning, p. 179, 184, 187 Vol. 37, n-ro 2, 2013, ISSN 0272-2690