Aosta Valo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aosta Valo
itale Valle d'Aosta / Vallée d'Aoste

Flago

Blazono

Flago Blazono
Italia regiono kun speciala statuto
Kodo: VAO
Ŝtato: Italio
Areo: 3,262 km²
Ĉefurbo: Aosto
Loĝantaro: 119,548 loĝ.
Loĝdenso: 37 loĝ./km²
Provincoj: sen provincoj
Komunumoj: listo de 74 komunumoj
Kodo laŭ ISTAT: 02
Retejo: oficiala paĝo
Mapo
vdr
Aosta Valo

Aosta Valo (itale Valle d'Aosta [Valle daosta], france Vallée d'Aoste [vale daost], arpitane Val d'Aoûta, loka eldiro: [valduta]) estas regiono en nordokcidenta Italio, ĉe la franca kaj svisa limoj. Temas pri alpa lando: ĝiaj plej altaj pintoj estas la Blanka Monto (Mont-Blanc), Materhorno, Monte Rosa kaj Gran Paradiso.

La aostvalanoj parolas plejmulte lokan dialekton de la arpitana lingvo. La itala kaj la franca estas oficialaj lingvoj en la regiono.

Ĝia ĉefurbo estas Aosto (itale Aosta [aòsta], france Aoste [aòst], arpitane Auhta [òhta]).

En la valo troviĝas mondfamaj turismurboj (Champoluc [ŝa~polü'k], Courmayeur [kurmajö'r], Cervinia-Breuil [ĉervínja-bröjj].

En la antikveco tie loĝis la kelta popolo de la salasoj. La romianoj konkeris la valon ĉirkaŭe en 25 aK. Poste ĝi estis regata de Gotoj, Lombardoj kaj Burgundoj. En la 11-a jarcento ĝin akiris la domo Savoja.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

greke http://www.aostavalley.com/primaeng.html