Apafi la 2-a

El Vikipedio, la libera enciklopedio

APAFI la 2-a Mihály Apafi estis reganto de Transilvanujo naskiĝinta la 13-an de oktobro 1676 kaj mortinta en Vieno la 1-an de februaro 1713. Li estis la edzo de Katalin Bethlen.

Kariero

Oni elektis Apafi la 2-an reganto en 1681 jam dum la vivo de lia patro Apafi la 1-a. Post la morto de lia patro anstataŭ li regis registara konsilantaro. Leopoldo la 1-a ne firmigis lian regantecon, male en 1693 oni portigis lin en Vienon. Li ricevis titolon de princo kaj 10,000 florinojn pojare. Li neniam revenis en Transilvanujon.

Verko

  • I. II. Apafi Mihály naplója (eldonis Ernő Tóth, Kolozsvár, 1900);
  • A magános könyörgései (eldonis György Kristóf, Kolozsvár, 1931).

Fonto

  • Magyar Életrajzi Lexikon