Apalisoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Apalis)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Apalisoj
Brungorĝa apaliso
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Cistikoledoj Cisticolidae
Genro: Apalis
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La apalisoj estas afrotropisaj malgrandaj paserinaj birdoj apartenantaj al genro Apalis. Ili troviĝas en arbaroj kaj arbustaroj de plej parto de subsahara Afriko[1]. Ili estas sveltaj birdoj kun longaj vostoj kaj havas sveltajn bekojn por kapti insektojn. Ili estas tipe brunaj, grizaj aŭ verdecaj supre kaj multaj specioj havas brilkolorajn subajn partojn. Maskloj kaj inoj estas kutime similaj laŭ aspekto, sed maskloj estas foje pli brilaj.[1]

Apalisoj estis tradicie klasitaj en la familio de Silviedoj, sed estas nuntempe komune lokitaj, kun multaj aliaj grupoj de ĉefe afrikaj paserinoj, en separata familio de Cistikoledoj[2].

Estas almenaŭ 21 specioj de apalisoj, sed la preciza nombro varias laŭ diversaj fakuloj. La Afrika tajlorbirdo kaj la Longbeka tajlorbirdo estis iam konsiderataj apalisoj, sed estas nuntempe plej ofte lokataj ĉu kun la tajlorbirdoj (Orthotomus) ĉu en sia propra genro Artisornis.[1] La Ruĝfrunta silvio aŭ Ruĝvizaĝa apaliso estis movita al diferenca genro, ĉu Spiloptila ĉu Urorhipis[3]. Plia priserĉado povus esti necesa, ĉar ĵusa studo[4] trovis, ke la genro estas polifiletika kun du specioj (Nigrakola apaliso kaj Ruvenzora apaliso) nur distance rilataj al aliaj tri ekzamenitaj. Estontaj studoj povos rezulti en posta divido de la genro.

Specilisto[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 Sinclair, Ian; Ryan, Peter. (2003) Birds of Africa south of the Sahara. Struik, p. 512, 540. ISBN 1-868-72857-9.
  2. Roberson, Don. Cisticolas & Allies Cisticolidae. Arkivita el la originalo je 2007-04-21. Alirita 2007-03-29.
  3. . Red-faced Apalis (Urorhipis rufifrons) (Rüppell, 1840). Arkivita el la originalo je 2007-09-29. Alirita 2007-03-29. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-09-29. Alirita 2010-02-02.
  4. (2007) “A phylogeny for the Cisticolidae (Aves: Passeriformes) based on nuclear and mitochondrial DNA sequence data, and a re-interpretation of an unique nest-building specialization”, Molecular Phylogenetics and Evolution 42 (1), p. 272–286. doi:10.1016/j.ympev.2006.07.008. 

Literaturo[redakti | redakti fonton]