Apanaj-moskeo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Apanaj-moskeo
moskeo [+]
Koordinatoj55° 46′ 41″ N, 49° 7′ 10″ O (mapo)55.77791666666749.119361111111Koordinatoj: 55° 46′ 41″ N, 49° 7′ 10″ O (mapo)

Estiĝo1768
konsekro1771

Apanaj-moskeo (Tatario)
Apanaj-moskeo (Tatario)
DEC
Apanaj-moskeo
Apanaj-moskeo
Lokigo de Tatario en Rusio

Map
Apanaj-moskeo

Vikimedia Komunejo:  Apanayev Mosque [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
la Apanaj- aŭ Apanajevskaja-moskeo

La Apanaj-moskeo laŭ la origina, tatara nomo aŭ Apanajevskaja-moskeo respektive Apanajev-moskeo laŭ ties ruslingva variaĵo (tatare Апанай мәчете, Apanaj meĉete, ruse Апанаевская мечеть, Apanajevskaja meĉet) situas en Kazano, ĉefurbo de la rusia respubliko Tatarstano, kaj estas la dua plej aĝa moskeo de la urbo.

La preĝejo konstruiĝis per financado de la tatara komercisto Jakub Sultangalejev en la jaroj 1768 ĝis 1771. Simile kiel la la urba moskeo al-Marĝani ĝi konstruiĝis sekve de permeso de la rusia carino Katerina la Granda, kiu permesis al la tataroj la konstruon de religiaj konstruaĵoj. La nomo referencas al la tatara familio Apanaj(ev), tiutempe forta dinastio de prosperaj urbaj komercistoj. En la 19-a jarcento la moskeo konatis pro sia madraso, do altlernejo pri islama teologio. Unu el la unuaj imamoj de la moskeo estis Saliĥ Sagitov.

La arkitekturo integrigas elementojn de la tiel nomata „moskva baroko“ kaj de tatara dekora arto. La arkitekto nekonatas.

la rekonstruita minareto en 2007

La 6-an de februaro 1930 laŭ la sovetunia politiko senreligiigi la union oni fermis la moskeon kaj madrason. Post iuj konstruaj ŝanĝoj de la moskea domo – la minareto estis forigita kaj aldoniĝis plia etaĝo – la domo dum pluraj jardekoj estis studenta loĝejo. En 1961 ĝi deklariĝis ŝtate protektata monumento.

Komence de la 1990-aj jaroj la konstruaĵo redoniĝis al la urba islama komunumo, kaj ekde la jaro 1995 ĝi denove uzeblas kiel moskeo. Sekve ĝi dum pluraj jaroj restaŭriĝis. La 2-an de decembro 2011 post fino de la restaŭraj laboroj la konstruaĵo solene reinaŭguriĝis - en la celebraĵo ankaŭ partoprenis la prezidanto de la respubliko Tatarstano, Rustam Minniĥanov, kaj la muftio de Tatarstano, Ildus Hasrat Faisijev.[1]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Referencoj[redakti | redakti fonton]

55° 46' norde, 49° 7' oriente Mapo