Aparatoj efemeraj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Efemeraj aparatoj, uzitaj laŭlonge de jarcentoj en medio kaj civila kaj religia (certe kreitaj ankaŭ hodiaŭ, aparte por teatro, operoj kaj kinarto), estis ornamaĵoj, je detruiĝema materialo (ligno, pajlo, ŝtofo, gipso, papermaĉaĵo kaj kartono), finpretigitaj en apartaj okazaĵoj: vizito al la urbo de grava personulo, reĝa funebro, geedziĝo aŭ bapto princa, aŭ religiaj festoj konsiderinde signifaj. Ili reproduktis celebrajn arkitekturaĵojn je kostoj rilative malaltaj, kaj pretigeblajn per malmulta laboro: triumfaj arkoj, portikoj, katafalkoj, skulptaĵoj kaj pentraĵoj, preĝejaj kaj palacaj fasadoj.

Eminentaj arkitektoj, skulptistoj kaj pentristoj, laŭ jarcentoj engaĝiĝis en la kreado de tiuj ormamaĵoj. Bedaŭrinde, ĝuste pro ilia efemereco, tiuj artaj kreaĵoj grandparte pereis. Hodiaŭ kreskis la atento pri tiaĵoj ĉar per ili eblas kompreni stilojn, aspirojn, kondutojn kaj morojn de la antaŭuloj. Kaj diversaj muzeoj zorgas pri ili, aparte tiuj diocezaj.