Apartismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La apartismo (afrikanse apartheid [aPARThejd]) estis politika sistemo en Sud-Afriko en kiu oni apartigis homojn laŭ raso kaj donis al ili malegalajn rajtojn. La sistemo estis forigita en 1994.

Sud-Afriko estas lando, kie nigruloj estas 80 elcentoj de la loĝantaro, dum la resto de la Sudafrikanoj estas blankuloj, hindojmiksrasuloj. La politika potenco tradicie, ĝis la 1990-aj jaroj, estis en la manoj de la blanka minoritato, kiu ekzistas de post kiam la unuaj nederlandaj koloniistoj alvenis al Sud-Afriko en 1652.

Dum la kvardekaj kaj kvindekaj jaroj de la dudeka jarcento, la registaro eldonis serion da leĝoj, kiuj apartigis la loĝantaron laŭ raso kaj en la praktiko grave diskriminaciis kontraŭ la nigra plejmulto. La apartismaj leĝoj interalie malpermesis al homoj de malsamaj rasoj geedziĝi kaj eĉ seksumi, malpermesis al la nigruloj voĉdoni, kaj devigis al homoj de apartaj rasoj vivi en apartaj regionoj. Dum la epoko de apartismo, nigruloj kaj blankuloj ne povis uzi la samajn busojn, trajnojn, malsanulejojn, lernejojn, aŭ publikajn necesejojn. La hindoj kaj la miksrasuloj estis laŭ rajtoj ie en la mezo inter la du grupoj.

Simila situacio ekzistis ĝis 1980 en najbara Zimbabvo.

La praktika rezulto de apartismo estis tio, ke dum la blanka minoritato ĝuis vivstilon kompareblan kun tiu de okcidentanoj, la nigruloj vivis en kondiĉoj de granda malriĉeco kaj malevoluo.

La ideologia pravigo de apartismo estis la kredo, ke la nigruloj ne estis same kapablaj aŭ evoluintaj kiel la blankuloj, kaj la kredo, ke la blankuloj devus forfuĝi el Sud-Afriko, se la nigruloj povus regi.

Apartismo estis forte kondamnita de UN kaj de preskaŭ ĉiuj landoj de la mondo, kaj Sudafriko estis bojkotita de multaj landoj. Tamen Usono kelkfoje subtenis Sud-Afrikon en ĝia lukto kontraŭ movadoj de nacia liberiĝo en najbaraj landoj, kiel Mozambiko. Cetere ĉiam troviĝis landoj, kiuj pretis komerci armilojn kun la apartisma registaro.

La nigruloj de Sud-Afriko akre batalis kontraŭ apartismo, gvidataj de figuroj kiaj Nelson Mandela kaj Steve Biko, kaj kiel konsekvenco de iliaj luktoj kaj de internacia premo, Sudafriko rezignis pri apartismo en 1994.


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]