Apatio (filozofio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Apatio (greke: απάθεια, el ά (seniga) kaj πάθος = pasio, afekcio) koncepto fundamenta en la greka idealo de interna libero, konsiderita kiel sendependo de ĉiuj perturboj, generitaj de la pasioj ekscititaj pro la travivaĵoj.

Laŭ iuj atestaĵoj, la uzado de tiu esprimo antaŭas tiun de la stoikuloj kaj foje estis atribuata al cinikuloj (de Aristotelo, ekzemple) kaj konfuzita kun ataraksio (greke: Ἀταραξία = manko de perturbo) de epikuranoj kaj skeptikuloj; iom post iom la termino fariĝis ekskluzivecon de stoikuloj. Laŭ tiuj ĉi, apatio konsistas el la malŝato de la senseblaj plezuroj, dum la ataraksio de epikuranoj estas la “nepertubo eĉ en la ĝuo pri ili.” La pasiojn, laŭ stoikuloj, oni devas elimini kaj sufoki; pro ilia kontentigita influo inkubaciiĝas la febleco de la logoso, kiu estas submetita al eksteraj estaĵoj kaj devigita rezigni sian propran memdeterminon. Pro efiko de la pasioj rezultas neebla la harmonio de la animo kiu realiĝas nun per la firma regado de la logoso mem.

Diversaj teorioj[redakti | redakti fonton]

Laŭ Krizipo, la profilakso kontraŭ la pasioj konsistas en la subpremado de ilia surfaĉiĝo.

Laŭ Kleanto, stoika skoliniciatinto en sia urbo, necesas reveki la etikan animan sferon, ekstere de kiu ne povas ĉeesti iu ajn bono kaj kies celo estas ĝuste la liberiĝo el la pasioj.

En la stoikula sistemo apatio ne estas, malkiel en Pirono, absoluta nesensebleco pri la ekstera mondo; troviĝas ankaŭ sanaj sentoj, ĝustaj reagoj kiuj eblas disciplini per la racio, kaj tio estas direktata de la logoso. Tial ne estas kompleta rezigno de la aktiveco, kiel volus ataraksio.

Tamen pro sia negativa inklino rilate la homan korpon kaj senseblecon, la dokrino de la apatio provokis fortajn reagojn en la greka mondo. Aliflanke, en la polemiko oni forgesis ke laŭ Zenono el Elajo, pasio ne identiĝas kun inklino, sed nur kun ĝia malorda eksĉeso, kiu forfuĝas de la kontrolo de la racio, kiel ankaŭ substrekas Seneko (De ira, I, 5.17) kaj Cicerono[1]

Poseidonios akceptas la doktrinon laŭ kiu la neraciaj impulsoj devas esti submetitaj al la logoso kaj ĉiu malobeo al la ordono de la racio estas pasio forigenda. Ankaŭ Antioĥo el Askalono, kvankam oponanto de stoikismo, konfesas la apation, fiksante la taskon de la logoso en la liberigo el la pasioj, konsideritaj (samkiel jam en Pirono) kiel movoj de la racio mem.

Laŭ Seneko, la pasioj (kiel plori pro amiko forpasinta aŭ timoj pri danĝeroj al la patrujo), respektas la apation ĉar ili, se kontrolitaj de la racio, respektas la logoson.

Laŭ Filo de Aleksandrio, apatio reprezentas la kulminon de la homa leviĝo, kies ekzempla tipo estis Moseo kiu realigas la regadon de la nous sur la emocioj de la senseblo.

Laŭ Plotino, apatio estas la libero de la senmateria spirito el tiu perturbo origininta el la materia sfero: apation oni povas absolute akiri kiam la animo, liberiĝinta el la korpo, eniras la regnon de senmorteco.

Laŭ Plotino, la geedziĝo estas la tute malaltnivela stadio de etikeco, dum la apatio estas kulmino rezervita al elektitoj kaj al la filozofoj (De abstinentia, II, 33, 34).

Apatio kaj Providenco[redakti | redakti fonton]

Apatio, estas strikte ligita al la koncepto de Providenco: ĉar stoikulo scias ke ĉio estas kiel ĝi devas esti, li ne ekzaltiĝas nek disfalas, firme konvinkita ke ĉiu evento, ankaŭ malgrata, tendencas al la bono. Per tiu ekvilibro, laŭ stoikismo, la homo gajnas serenecon kaj feliĉon.

Tiel priskribas Apation poeto Horacio:

"Rebus angustis animosus atque
fortis appare; sapienter idem
contrahes vento nimium secundo
turgida vela
. (Carmina, odo 10).

Esperante:

"En la malfavoraj eventoj montriĝu forta via animo;
sammaniere moderige regu
la per tro favora vento plenblovitajn velojn”.

Tra tiu instigo elmerĝas ke la koncepto pri apatio disvastiĝis ene de la eklektika romia kulturo ĝis entutigo de pozicioj epikureskaj kiel cetere jam per la “ora mezkvalito".

Apatio kaj kristanismo[redakti | redakti fonton]

La morala severeco proponata de la koncepto “apatio” ne lasis indiferentaj la Patrojn de la Eklezio kaj kristanajn verkistojn kaj la monaĥa fenomenon. Al la kristanoj interesis, tamen, pli ol apatio, la imito de Jesuo Kristo kaj regado de la pasioj por pli efike helpi al la fratoj. Kaj la regado sur la pasioj ne kondukis al la malŝato de la korpo ĉar ĝin similan havis Jesuo Kristo kaj eĉ ĝi estas destinita al la ĉiela gloro.

Rilate la koncepton pri Providenco, tiu ĉi por kristanoj estas la agado de Dio por konduki ĉiun kreitaĵon al sia destino en la respekto de la kunlaborado de la libera volo de homo.

Kelkaj komparis [1] apation kun la obeo de la monaĥoj, kiuj promesis devige aktivadi laŭ la ordonoj de la abato. Okazis ke per ĝi, (oni deduktis), ke la monaĥoj kondutis kiel sekvantoj de la apatio ĉar per ĝi ili liberiĝis el ĉiu zorgo konfidante al la superulo ĉiun decidon. Sed oni notu ke la monaĥo votpromesis ne por sin liberigi je zorgoj kaj ĝenoj sed nur por ke la komuna aktivado, direktata de elektitoj sampensantaj estu pli unuforma kaj fruktodona, aparte en la katekisma agado kaj komuna kunlaborado. Eĉ la moderna jezuita principo “obei «perinde ac cadaver» (kiel se oni estus kadavro) estas nur metaforo por indiki kompletan disponeblecon al la kunlaborado kun la komunaj celoj, kaj neniam sinteno por sin liberigi el la neceso individue decidi kaj elekti.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Enciclodedia filozofica, Centro di Studi filozofici di Gallratae, Lucarini, 1982
  • Katolikaj enciklopedioj [2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Tusculanae Disputationes, III , 30 (Acad., I, 134)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]