Apato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Apato
Originala nomo Ἀπάτη
Sekso ina
Familio
Patro sen valoro
Patrino Nikso
vdr

Apato estis en la greka mitologio diino de trompo kaj la trompo mem. Naskis ŝin sen patro diino de malluma nokto Nikso.

Apato eliradis el tenebroj teren kaj ankaŭ inter la diojn en Olimpon. Kontraŭ ŝia potenco estis senkonsila kaj senpova ne nur ĉiu homo, sed ankaŭ ĉiu dio.

Per tio ŝi multe intersimilis al ŝiaj gefratoj, kiuj laŭ mitoj estis multaj. Inter ili Hemera - diino de la suna tago, Erebo - dio de la subtera tenebro, Tanato - dio de la morto, Hipno - dio de la dormo, Keresoj - diinoj de la morto, aparte de la perforto. Plejparto de la estaĵoj naskitaj de Nikso, loĝis kun ŝi en la regno de tenebro kaj teruro, ligataj kun la morto.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Transprenita kaj malstrikte tradukita de http://cs.wikipedia.org/wiki/Apat%C3%A9