Apekso (geometrio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kvadrata piramido, apekso estas vertico la supra dekstra laŭ la bildo

En geometrio, apekso estas nomo por kutime evidente plej alta aŭ plej malproksima punkto aŭ vertico en izocela triangulo, piramidokonuso, kutime kontrastanta kun la transa flanko nomata kiel la bazo.

Ankaŭ, apekso povas esti distingita de la aliaj verticoj kiel vertico kontraŭa al bazo, se bazo estas bone difinita, aŭ de simetria vidpunkto, kiel vertico tra kiu pasas la ĉefa simetriakso. Ekzemple, por izocela triangulo la apekso estas la vertico kie la du lateroj de egala longo kuniĝas, eĉ se la triangulo estas ege malalta kaj larĝe, tiel ke la apekso estas la plej proksima al la centro el ĉiuj 3 verticoj.