Apeninaj deciduaj montarbaroj
La Apeninaj deciduaj montarbaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la Eŭropa-siberia ekoprovinco de la Palearkta ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso ( WWF ). La ekoregiono kongruas kun samnoma ekoregiono difinita de la Eŭropa Vivmedia Agentejo. Ĝi ankaŭ estas parto de la Tutmondaj 200-unuo Eŭrop-mediteraneaj montaraj miksaj arbaroj. Biome la ekoregiono apartenas al Mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj de la montaroj de norda kaj centra Italujo inkluzive de Apeninoj.
Enhavo |
[redakti] Priskribo
[redakti] Vegetaĵaraj zonoj
La ekoregiono havas du ĉefajn vegetaĵarajn zonojn :
- Vastaj arbaroj de eŭropa fago kaj de iuj relikvaj arbareroj de Pinus nigra var. italica .
- Montopintoj kun herbejoj kaj kusenaj arbustoj, kun jenaj superregantaj specioj : Juniperus nana, Sorbus chamaemespilus, Arctostaphylos uva-ursi, Vaccinium vitis-idaea, relikva Pinus mugo.
[redakti] Faŭno
Tiu ekoregiono havas signifan faŭnan diversecon, kvankam ne estas multaj endemiaj specioj. Ĉeestas pli ol 40 specioj de mamuloj, inkluzive gravaj populacioj de minacataj grandaj karnomanĝuloj, kiel la plej granda itala populacio de la tre endanĝerigita bruna urso kaj ankaŭ de la itala lupo ( Canis lupus italicus ). Aliaj notindaj mamuloj estas kapreolo, la endemia itala ĉamo ( Rupicapra ornata ), sovaĝa kato, arbara marteso ( Martes martes ), kaj foino. Lutro ankoraŭ ĉeestas en iuj montaraj riveroj kaj lagoj.
La arbara ekosistemo gastigas grandan nombron de birdospecioj, kiuj en iuj masivoj superas 150 speciojn. Ekzemploj estas vespobuteo, reĝa aglo, minacataj kaj maloftaj palearktaj rabobirdoj.
Endemiaj amfibioj estas disvastiĝitaj ĉie laŭlonge de Apeninoj : Salamandrina terdigitata, Triturus italicus, Rana italica, kaj Salamandra s. Gigliolii. La ekoregiona montarmasivo gastigas ĉirkaŭ 14 reptiliajn speciojn kiuj ankaŭ estas tipaj en aliaj similaj arbaraj ekosistemoj – montaraj koniferaj kaj foliarbaj arboj – de aliaj sudeŭropaj mediteraneaj landoj ( ekzemple Algyroïdes fitzingeri, Podarcis tiliguerta, kaj Podarcis sicula ).
[redakti] Endemiaj specioj
Estas granda nombro de endemiaj specioj, pligrandiĝante je pli altaj altitudoj kaj reprezentante inter 10 kaj 20 % de la totala flaŭro.
- Abruzoj havas 1 200 endemiajn speciojn;
- Gran Sasso kaj Monti della Laga havas 1 500 endemiajn speciojn;
- Majela-Montaro havas 1 800 endemiajn speciojn.
Alt-montaraj specioj inkluzivas Gentiana dinarica, Gentiana nivalis, Androsace alpina, Polygala chamaebuxus, Saxifraga oppositifolia, Ranunculus seguieri, Carlina acaulis.
[redakti] Eksteraj ligiloj
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Biologio |
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Eŭropo |
- angle Ekoregiono PA0401 : Apeninaj deciduaj montarbaroj ( WWF )
- angle Mapo : serĉu Appenine deciduous montane forest.
- angle Tutmondaj 200 : Eŭrop-mediteraneaj montaraj miksaj arbaroj ( WWF )
- angle Diĝitala Mapo de Eŭropaj Ekologiaj Regionoj
|
||||