Apeninoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Apeninoj
Gran Sasso, la plej alta monto de Apeninoj.
Gran Sasso, la plej alta monto de Apeninoj.
mapo
montara sistemo
La plej alta punkto Gran Sasso (2.912 m m)
Kontinento Eŭropo
Situo  Italio
 San-Marino
vdr
Apeninoj en Emilia (Pietra di Bismantova)

La Montoj Apeninoj (Appennini, en itala) estas montaro 1.200 Km longa kiu situas el nordo al sudo de Italio laŭlonge de la tuta "botoforma" duoninsulo, kaj pli precize laŭ ties orientaj marbordaj regionoj, formante la ĉefan geografian akson de la itala duoninsulo aŭ eĉ "apenina". La montoj estas plejparte kovritaj de arbaroj, kvankam flanko de ties plej alta pinto, la Gran Sasso, de 2.912 m estas parte kovrita en ties norda flanko de la plej suda glaĉero de Eŭropo ekde kiam fandiĝis la glaĉero de la Veleta, en Sierra Nevada, Hispanio, komence de la 20-a jarcento. La orientaj flankoj situas kontraŭ la Adriatiko estas krutaj, dum la okcidenta zono flankas kun ebenaĵoj kie situas plej parto de la italaj historiaj urboj.

Dum la Dua Mondmilito la germanoj uzis la Apeninojn kiel defenda baraĵo, kun la nomo de Gotika Linio. Ĝi estis atakita malsukcese en septembre de 1944.

En la Luno estas Montoj Apeninoj, proksime de la Mare Imbrium kie Apollo 15 surluniĝis.