Apito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Apito el metalo

Apito, esperante ankaŭ sambofajfilo, estas tritona fajfilo uzata kiel signalilo en brazila sambomuziko. Oni uzas ĝin por marki la ritmon.[1] Ĝi estas facile lernebla ankaŭ por infanoj kaj taŭgas pro tio ankaŭ kiel ludila muzikinstrumento.

Funkcio kaj uzo[redakti | redakti fonton]

Apito funkcias principe kiel ordinara trilofajfilo, havas tamen du truojn, kiujn oni povas unuope aŭ kune fermi, por produkti malsamajn tonojn.

En brazila sambo la plejparte direktisto de la muzikistaro estas tiu, kiu uzas la sambofajfilon. Ĝi utilas tiam aŭ por signali breĉojn kaj por marki la ritmon. En Eŭropo ĝi estas ankaŭ komprenata kiel ritmoinstrumento, kaj tial ĝin ofte ne ludas la muzikestro, sed foje ankaŭ „ordinara“ membro de la sambomuzikistaro. Ankaŭ en precipe latinida ĵazo apito estas ŝatata perkutinstrumento, kiun ludas la frapinstrumentisto, se ĵazbandeto ne havas apartan perkutinstrumentiston.

Ankaŭ sur „ordinara“ unutona trilofajfilo estas ludeblaj sambaj ritmoj post io da ekzercado. Tial kelkaj sambogrupoj respektive -muzikistoj uzas normalajn trilofajfilojn kiel alternativo al apito, kiuj tiam ankaŭ nomiĝas sambofajfiloj.

Sambofajfilo estas ŝatata ankaŭ kiel kompletigo de marakoj. Ĉar la trilofajfiloj tamen ofte estas tro laŭtaj kompare kun la skuoinstrumentoj, oni bezonas por kuna ludado de ambaŭ instrumentoj marakajn versiojn, kies laŭteconivelo estas proksimume samalta kun tiu de la sambofajfilo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Mário D. Frungillo: Dicionário de percussão. Verlag Unesp, 2002, ISBN 8571394482, p. 13 (ĉe Google Books)