Aplaŭdo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Aplaŭdantaj homoj

Per aplaŭdo (latine applaudere: frapi ion al io) oni montras aprobon per klakfrapo de la manoj, plej ofte dum aranĝoj. Plialtigo de la ŝato oni esprimas per vokoj, kiel "brave!" aŭ "bis!", piedbatado aŭ fajfado.

En figura senca "aplaŭdi" signifas forte aprobi ion kaj samopinii.

Kutimo de mezepokaj kavaliroj estis montri aprobon per frapo de manplato sur la tablo.

In Ĉinio vizitanto estas kelkfoje salutita per aplaŭdo.

Surduloj aplaŭdas per levigitaj mansvingoj.

En kelkaj kulturoj sinkrona malrapida aplaŭdo signifas malaprobon.

Aplaŭdisto (france la claque [la klAK]= aplaŭdistaro) estas spektanto kiu aplaŭdas kontraŭ pago, tiel animigante la aliajn agi simile.

Per aplaŭdo la aŭskultantaro povas subteni la ritmon de muziko.