Vanuatua sturno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Aplonis santovestris)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Vanuatua sturno
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Sturnedoj Sturnidae
Genro: Aplonis
Specio: 'A. santovestris'
Aplonis santovestris
(Harrisson & Marshall, 1937)
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Vanuatua sturno (Aplonis santovestris) estas birdo de la familio de sturnedoj kaj genro de Pacifikaj sturnojAplonis. Ĝi estas endemio indiĝena de la insulo de Espiritu Santo en norda Vanuatuo. Ĝi estas limigita al nubarbaroj de tiu insulo.[1] Tiu specio estis rare vidata dum la 20a jarcento kaj estis konsiderata formortinta, kvankam ekspedicio de 1991 sukcesis trovi populacion alte en montaro.

Ĝi estas 17 cm longa, malgranda, iom diketa, arbara sturno. Plenkreskuloj estas tre ruĝecbrunaj, iom pli malhelbluaj al nigrecaj en supraj partoj kaj nigrecaj en krono, kun blankecaj irisoj. Junuloj ne estis ankoraŭ priskribitaj.

Simila specio estas la Melanezia sturno, A. zelandicus, kiu havas malhelajn irisojn, malhelan maskon kaj estas grizeca kun ruĝecbruna nur en flugiloj kaj pugo.

La voĉo estas simpla, altatona, trileca kontaktalvoko. Ĝi estas malfacile videbla specio, kiu estis vidata nur de kelkaj ekspedicioj al plej altaj altitudoj.

Ili manĝas ĉu solaj ĉu en paroj en la subkreskaĵaro de nubarbaroj super 1,200 m en plej altaj montopintoj nome en Watiamasan, Tabwemasana kaj Santo, respektive en 1934, 1961 kaj 1991. Ili estas kutime ĝis 6 m supergrunde kaj nestumas en arbotruoj malalte.

La populacio ne estas tre bone konata kaj oni supozas ke estas inter 250 kaj 1,000, sed oni ne scias ĉu malpliiĝas; la teritorio estas malgranda (60 km²). Lokanoj duras ke ĝi estas disvastigita en la okcidentaj montoj. Ĉiam oni vidis nur po unu paron ĉiufoje kaj kelkaj observantoj suprengrimpis al tiuj altitudoj kaj malsukcesis trovi la specion.

Ankoraŭ ne estas tre minaca arbarklarigado pro la alta altitudo, sed jam ekokazis por paŝtejoj kaj kokosplantejoj. Aliaj montaraj sturnospecioj el la Pacifiko formortiĝis ĉefe pro enmeto de predantaj mamuloj aŭ malsanoj. Santo ne havas indiĝenajn termamulojn sed nune katoj, hundoj kaj ratoj disvastiĝas. Lokanoj diras, ke ili manĝas tiun specion, sed tio eble ne validas ĉar ili ne loĝas tiom alte.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Bregulla, Heinrich L. (1992) Birds of Vanuatu, Anthony Nelson, Oswestry, England. ISBN 0-904614-34-4