Apocinacoj
|
|
||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Alyxia oliviformis
|
||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||
|
||||||||||
| Apocynum L. |
||||||||||
|
Genroj
|
||||||||||
|
Vidu Taksonomio kaj Genroj. |
||||||||||
|
Sinonimoj
|
||||||||||
|
Asclepiadaceae Borkh. (nom. cons.) |
||||||||||
La apocinacoj (Apocynaceae) estas lignecaj (plimulto de la genroj) aŭ moltigaj plantoj (arbustoj) (Apocynum, Vinca) de la kontinenta zono (Apocynum, Vinca) kaj en la tropikoj. La familio havas ĉ. 164 genrojn kaj 1500 speciojn.
Enhavo |
Gravaj genroj + specioj [redakti]
- vinko (Vinca): la specioj estas plurjaraj herboj kaj arbustoj kun duope kontarŭsidantaj folioj. Ili havas laktosuko en ĉiuj verdaj partoj. Iliaj floroj estas unuopaj bluaj aŭ blankaj, kies korolo en la burĝonstadio estas torde konvolvita. La fruktoj estas fendofruktoj, kies du fruktetoj estas folikloj.
- apocino (Apocynum) estas staŭdo
- kanaba apocino (Apocynum cannabinum) havas rampan rizomon, malgrandajn blankajn florojn kaj gumhavan laktosukon
- nerio (Nerium) specioj estas dŭrafoliaj arbedoj kaj arboj kun grandaj brilkoloraj folioj. Ofte kultivata enĉambrekaj subvitre en la nordaj regionoj.
- oleandro (Nerium oleander) estas ornamplanto, tre ŝatata venena arbedo kun lancetformaj folioj kaj grandaj blankaj aŭ ruĝaj, senodoraj floroj.
- La odoraj formoj de nerio estis (pasinte) aparta specio Nerium odorum, sed nuntempe ili estas ankaŭ en la specio Nerium oleander.
- strofanto (Strophantus) specioj kreskas en Afriko, tropikaj regionoj kaj donas la kordrogon strofantino, ekstraktitan glukozidon el la planta grajno kaj radiko.
- Rauwolfia: specioj estas tre riĉaj je alkaloidoj, pro tio valoraj por medicino.e riĉaj je alkaloidoj, pro tio valoraj por medicino.
Taksonomio [redakti]
La familio, kiel oni ĝin nun rekonas, havas en si ĉ. 1500 speciojn en ĉ. 424 genroj. Laŭ AGP II, la membroj de la familio Asclepiadaceae nun estas parto de la apocinacoj (Endress & Bruyns, 2000).
Estas kvin subfamilioj:
La unuaj du jam antaŭe estis en la familio de apocinacoj, dum la lastaj tri antaŭe estis parto de la familio Asclepiadaceae.
Genroj [redakti]
Apocynoideae [redakti]
La sekvaj genroj iam apartenis al la familio Asclepiadaceae :
- Araujia
- Asclepias (subfamilio Asclepiadoideae)
- Caralluma
- Ceropegia
- Cionura
- Cynanchum
- Periploca (Subfamilio Periplocoideae)
- Vincetoxicum

