Apofiso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Apofiso vundita de Miuti, la «Granda Kato de Heliopolo».

Apofiso, aǔ Apopiso (pragreke "Άπόφις", aǔ "Άπώφις", kaj praegipte "Apep"; "Apepi", "Aapep", aǔ "Aapef"), estis dio el la praegipta mitologio, personigo de la malbono, de la nokto, de la ĥaoso, kaj de la mallumo. Ĝenerale li estis bildigita de grandega serpento. Lia praegipta nomo, "ʕʒpp", signifas "grandega" aǔ "grandega serpento". Li estis la ĉefa malamiko de la dio Reo. La duan jarcenton a.K. la fabelo de la naskiĝo de Apofiso estis rakontita sur la muroj de la templo de Esneh. Oni lernis pri tiu, ke Neith, ĉasanta diino, naskigis Apofison kraĉante en la praajn akvojn.

Bildigo[redakti | redakti fonton]

Ĝenerale li estis bildigita de supernature grandega serpento, kaj okaze de testudo, ofte subigita, batita, aǔ mortigita, por reprezenti la triumfon de la bono.

Unu el la bildigoj plej kutimaj estis tio, kion oni povas trovi en la Libro de Mortintoj. La kato de Reo, personigo de la diino Bastet, ankaǔ nomita la katon de Heliopolis, mortigas kaj stumpigas la serpenton per tranĉilo. Ofte oni trovas bildigojn de Apofiso ligita kaj trapikita de sagoj.

Batalado kontraǔ Reo[redakti | redakti fonton]

Laǔ la kredoj pri la dio, Apofiso atakadis tage la boaton de Reo, kiu ŝipadis sur la Nun (la praoceano) dum sia vojaĝo tra la Duat (la subtera mondo), por ke li finigis la kreprocezon, sed ĉiufoje li estis venkita.

Por retropeli Apofison Reo estis helpata de aliaj dioj: Setho estis elektita de Reo por defendi la dian boaton per harpuno. En la antaǔo de la boato Iziso uzis siajn povojn por senigi Apofison je siaj sensoj en la celo vojerarigi lin; tio permesis al la kato de Reo kapdetranĉi la serpenton. Tiel ĉia sunlevo signifis venkon de Reo kontraǔ Apofiso. La sango, kio fluis el liaj vundoj, ruĝigis la matenĉielon.

Oni pensas, ke la Praegiptoj eksplikis la sunajn eklipsojn, kiel okazajn malvenkojn de Reo.

Kulto kaj ritoj pri Apofiso[redakti | redakti fonton]

Ĉar Apofiso reprezentis la malbonon, estis nenia oficiala kulto pri li. Naturaj fenomenoj, kiel tempestoj kaj tertremoj, estis asignitaj al Apofiso.

Li reprezentis daǔran minacon pri la kosma stabileco, do la Praegiptoj provis kvietigi lin per magiaj ritoj. La Libro de Apofiso, sur la papiruso Rhind-Bremer, el la epoko de la Nova Imperio, rememorigas tiujn ĉi ritojn, kaj estas la plej kompletaj tekstoj malkaŝitaj ĝis nun.

Tiel en la granda templo de Amono, ĉe Karnak, pastroj kultobservis per la Libro de Apofiso specialan riton, rediritan plurajn fojojn tage, por helpi la Dion de la Suno rezisti al la atakoj de Apofiso. La ĉapitroj priskribis gradan procezon de evito kaj de elimino: kraĉi al Apep; malsanktigi Apep per la maldekstra piedo; preni ŝpucigilon por frapi Apep; piedligi Apep; preni tranĉilon por frapi Apep; incendiigi Apep. Kaj plie kun tiuj ĉi rekomendoj estis en tiu ĉi gvidanto instrukcioj por fabriki vakse, aǔ desegne, malgrandajn serpentojn, kiuj estus bruligotaj aǔ stumpigotaj, aǔ al kiuj oni kraĉus dum oni deklamus sorĉojn. La Praegiptoj timis, ke eĉ la bildo de Apofiso povus doni potencon al la demono. Ĉar Apofiso vivis en la subtera mondo, iafoje li estis konsiderita, kiel animmanĝanto.