Apoldu de Sus
Apoldu de Sus (hungare: Nagyapold nadjapold, germane: Großpold) estas vilaĝo en Rumanio okcident-nordokcidente de Sibiu. Administre ĝi apartenas al Miercurea Sibiului.
Loĝantaro
En 1910 ĝi havis 2 472 loĝantojn (germanoj, rumanoj); en 1992 1 490 (rumanoj, germanoj, ciganoj).
Historio
Ĝia unua mencio skribe estas en 1291. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario, (Szeben).
Fonto
- Magyar nagylexikon, 1-18., 1993-2004, Budapest.
Gravaj personoj
- Martin Bottesch (n. 1953): politikisto.
- Hans Liebhardt (n. 30-a de januaro 1934): verkisto.