Apollo (kosmoŝipo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kosmoŝipo Apollo: Regokupeo, Servokupeo, Lunoveturilo

La kosmoŝipon Apollo dezegnis kaj konstruis usona agentejo NASA, kiel parto de Projekto Apollo, kies celo estis veturigi homon sur la lunon kaj reveturigi lin sekure al la tero, ene de la jardeko 1960.

Principo de la desegno[redakti | redakti fonton]

La principo de la desegno estis Lunar Orbit Rendezvous, aŭ Lunorbita rendevuo (LOR), laŭ kiu:

  • Raketo lanĉas la kosmoŝipon al la luno. La raketo disiĝis de la kosmoŝipo.
  • La kosmoŝipo flugas al la luno, kun la ŝipanaro de tri homoj, kaj orbitas ĝin.
  • Malgranda parto de la kosmoŝipo, la lunoveturilo, surlunigas, kun du homoj el la ŝipanaro. La alia restas orbitante la lunon.
  • La du homoj poste reiras al la kosmoŝipo per la lunoveturilo (li forlasis parton de ĝi surlune).
  • La kosmoŝipo reiras al la tero, kie malgranda parto de ĝi disiĝas kaj surteriĝas en la maro.

Partoj de la kosmoŝipo[redakti | redakti fonton]

La ĉefaj partoj de la kosmoŝipo, de supro al malsupro, estas:

  • Launch Escape System (LES) - Lanĉo-eskaposistemo (LES) - por krize eltiri la ŝipanaran kajuton (ene de la Regokupeo) for de la lanĉoraketo.
  • Command Module (CM) - Regokupeo (RK) enhavas, i.a., ŝipanaran kajuton, stirilojn, instrumentaron, gvidsistemojn, komunikosistemojn.
  • Service Module (SM) - Servokupeo (SK) ne-premigita kupeo, enhavante, i.a., akvon, oksigenon, hidrogenon, bruligaĵon, pilarojn.
  • Lunar Module (LM) - Lunoveturilo (LV), la parto de la kosmoŝipo kiu surluniĝas kaj reiras al lunorbito.

Lanĉo-eskapo sistemo (LES)[redakti | redakti fonton]

Regokupeo (RK)[redakti | redakti fonton]

  • Ŝipanaro: 3 homoj
  • Volumeno de la ŝipanara kajuto: 6,17 m3
  • Longo: 3,47 m
  • Diametro: 3,90 m
  • Maso: 5 806 kg
  • Reakcia peloforto: 12 × 420 N

Servokupeo (SK)[redakti | redakti fonton]

  • Longo: 7,56 m
  • Diametro: 3,90m
  • Maso: 24 523 kg
  • Reakcia peloforto: 16 × 440 N
  • Motora peloforto: 98 kN

Dum misio, la servokupeo estas ĉiam ligita al la regokupeo, krom antaŭ la reeniro en la atmosferon de la tero, kiam ili disiĝas. Pro tio, la regokupeo kune kun la servokupeo estas ofte konata kiel Command/Service Module (CSM)Rego/Servokupeo (RSK), aŭ pli simple, la patrinoŝipo.

Lunoveturilo (LV)[redakti | redakti fonton]

La lunoveturilo enhavas 2 partojn: la suprenira kupeo kaj la malsuprenira kupeo.

  • Ŝipanaro: 2 homoj
  • Volumeno de la ŝipanara kajuto: 6,65 m3

Malsuprenira kupeo[redakti | redakti fonton]

  • Alto: 2,83 m
  • Diametro: 4,21 m
  • Maso: 10 149 kg
  • Motora peloforto: 44 kN

La malsuprenira kupeo estas forlasita sur la lunosurfaco.

Suprenira kupeo[redakti | redakti fonton]

  • Alto: 3,54 m
  • Diametro: 4,27 m
  • Maso: 4 547 kg
  • Reakcia peloforto 16 × 440 kN
  • Motora peloforto: 16 kN

La suprenira kupeo reiras al la patrinoŝipon, kun la ŝipanaro.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]