Apollo 11

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Emblemo de la misio
La unua homa paŝo sur la luno. (Neil Armstrong, la 21-an de julio 1969)

La usona misio Apollo 11 estis la kvina homportanta misio de Projekto Apollo, kaj la unua kiu supozate surlunigis homojn, kaj reveturigis ilin sekure al la tero.

Citaĵo
 That's one small step for [a] man, one giant leap for mankind.   Tiu ĉi estas unu eta paŝo por homo, unu granda salto por la homaro. 
— Neil Armstrong
Notu: ĉiuj datoj kaj horoj estas laŭ UTC, krom se kontraŭe notita.

Ŝipanaro

De la tero al la luno

La misio Apollo 11 lanĉiĝis el la Kennedy Space Center (Kosmocentro Kennedy) la 16-an de julio 1969 je 13:32:00. Post unu kaj duono orbitoj de la tero, la tria etaĝo de la Saturn-5 raketo brulis dum ses minutoj, lanĉante la kosmoŝipon Apollo al la luno, kaj poste disiĝante sin de la kosmoŝipon.

Plane, oni elektis kiel surluniĝejo la sudan Maron Trankvileco, 20 km sud-okcidente de kratero Sabine D, ĉar antaŭaj misioj (surlunaj sondiloj Ranger 8, Surveyor 5 , kaj orbitantaj mapigantaj sondiloj Lunar Orbiter), bildigis ĝin kiel relative ebena surfaco, kiu verŝajne ne kaŭzus problemojn kun surluniĝo aŭ eksterveturilaj agadoj (EVA-oj).

La kosmoŝipo alvenis, senprobleme, en lunan orbiton la 19-an de julio 1969 je 17:21:50. La sekvantan tagon, je 18:11:53 la lunoveturilo Eagle [igl] (esperante: "Aglo"), disiĝis de la rego/servokupeo Columbia [kolumbia] (esperante: "Kolumbio"). La ŝipanaro de la lunveturilo estis Armstrong kaj Aldrin. Collins restis en la rego/servokupeo, aŭ "patrinoŝipo". Baldaŭ post la disiĝo, Armstrong kaj Aldrin ŝaltis la motoron de la lunveturilo, kaj komencis la descendon. Ili baldaŭ rimarkis, ke pro malgrandaj ŝanĝoj de direkto dum la disiĝo, la enŝipa komputilo nun celis surluniĝejon 4,5 km okcidente de la planita loko. Malfeliĉe, tiu loko estis en kratero kies surfaco estis kovrita de grandaj rokoj. Armstrong devis permane stiri la lunveturilon preter la kratero, kie li surluniĝis sur ebenen surfacon, la 21-an de julio 1969 je 20:17:40. Malpli ol 30 sekundoj da descenda brulaĵo restis.

Sur la luno

Buzz Aldrin eliris lunoveturilon Eagle.

La unuaj vortoj kiujn Armstrong sendis el la surfaco de la luno estis "Contact light" (esperante "Lumo de kontakto (ekbrilas)"), sekvataj de "Houston, Tranquility Base here. The Eagle has landed", aŭ "Houston, Bazo Trankvileco ĉi tie. La Eagle estas surluniĝita.". La unua misia celo atingiĝis.

Ses kaj duono horoj post la surluniĝo, 21-an de julio 1969 je 02:56:15, Armstong iĝis la unua homo piediri sur la luno, kaj diris la mondfamajn vortojn citatajn je la komenco de la artikolo. Aldrin sekvis lin 13 minutoj poste, kaj la duo pasigis du kaj duono horojn fotografante kiun ili vidis, kolektante rokoj, kaj borante specimenojn el la grundo. Ili hisis la usonan flagon, kaj formetis la eksperimentaron Early Apollo Scientific Experiment Package (EASAP), kaj starigis duan televidan kameraon sur stativo 12 m for de la lunoveturilo. La televidan elsendon vidis almenaŭ 600 milionoj da homoj sur la Tero. Poste ili havis radiotelefonan konversacion kun tiama usona prezidento Richard Nixon. Je 05:11:13 la du astronaŭtoj reeniris la lunoveturilon, kunportante ĉ. 21 kg da lunosurfaca materialo.

Reveno al la tero

Post eniro en la lunoveturilo, la astronaŭtoj malpezigis la ascendo-etaĝon, elĵetante iliajn vivapogantajn dorsosakojn, lunajn eksterŝuojn, unu fotilon, kaj aliajn ekipaĵojn. Ili lanĉis el la luno la 21-an de julio 1969 je 17:54:01, forlasante la descendo-etaĝon sur la luno. Je 21:34:00 ili kuplis la lunoveturilon kun la patrinoŝipo, kaj je 00:01:01 la sekvantan tagon, ili elĵetis la lunoveturilon. 5 horoj pli malfrue, la tri astronaŭtoj komencis ilian 3-tagan (proksimume) vojaĝon reen al la tero.

La 24-an de julio 1969, je 16:21::13, la regokupeo de la patrinoŝipo Columbia disigis de la servokupeo, kaj falis al la tero (malrapidiĝante sin per paraŝutoj), kaj surmariĝis en la Oceano Pacifiko, kie gin kaj ĝiajn astronaŭtojn salvis usona mararmea ŝipo USS Hornet [hornet]. La surmariĝejo estis ĉe 13° 19′ N 169° 09′ U / 13.317 °N, 169.150 °U / 13.317; -169.150 (mapo)Koordinatoj: 13° 19′ N 169° 09′ U / 13.317 °N, 169.150 °U / 13.317; -169.150 (mapo).

Rezultoj de la misio

Memortabelo sur la luno.

Laŭ NASA [1] "Ĉiuj misiaj celoj estis plenumitaj. Armstrong iĝis la unua homo piediri sur la luno je la 20-a de Julio (EDT), sekvata de Aldrin; Collins restis en la orbitanta RSK (rego/servokupeo). La ŝipanaro kolektis 21 kg da luna surfaca materialo reporti por analizo, kaj faris aliajn sciencajn kaj fotografajn taskojn dum ilia 2-hora EVA-o."

La du surlunaj piediranto forlasis sur la luno, inter aliaj, sciencajn eksperimentarojn, usonan flagon, la descendo-etaĝon de la lunoveturilo, kaj memortabulon. Gravurita sur la memortabulo estis du bildoj de la Tero (Okcidenta kaj Orienta hemisferoj), la subskriboj de la tri astronaŭtoj kaj tiu de prezidento Richard Nixon, kaj la vortoj:

Ĉi tie homoj el planedo Tero
Unufoje piediris sur la Lunon
Julio 1969 p.K.
Ni venis pace por tuta homaro

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoLeginda Ŝablono:LigoLeginda Ŝablono:LigoLeginda Ŝablono:LigoLeginda