Apollo 3

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Apollo 3
Fondo 2006
Oficiala retejo apollo3.tv
Muzikistaro
Vidu ankaŭ Portalo pri muziko
vdr

Apollo 3 estas germanlingva popmuzika grupo, kiu konsistas el la tri junuloj Henry Horn (naskiĝis la  25-an de junio 1997(nun 1997-06-25), do nun 26-jara), Marvin Schlatter (naskiĝis la  25-an de aŭgusto 1996(nun 1996-08-25), do nun 27-jara) kaj Dario Flick (naskiĝis la  5-an de januaro 1997(nun 1997-01-05), do nun 27-jara). La tri junuloj kune fondis la grupon en 2006.

Grupa historio[redakti | redakti fonton]

La muzikgrupanoj venas el Kolonjo kaj kunmuzikis jam en aĝo de naŭ jaroj. Kiam ili dekjariĝis, ilia klasa instruistino atentiĝis pri ilia muzika talento kaj kontaktigis la triopon kun la muzikproduktisto Niko Floss. Ilian unuan kompaktdiskan muzikan albumon en 2009 produktis la renoma firmao Sony Music Entertainment. Ĝi interalie enhavas la kanton Superhelden ("heroegoj"), kiu iĝis la titola melodio de la kineja filmo Vorstadtkrokodile de 2009. En la momento de publikigo de la albumo la grupa kantisto estis 11-jara, kaj la du aliaj grupanoj 12-jaraj.

Siajn unuajn grandajn rolojn kiel aktoroj la triopanoj havis en la jaro 2010 kadre de la futbala filmo Die Teufelskicker flanke de de aliaj infanoj, sed ankaŭ flanke de la plenkreskaj aktoroj Diana Amft, Benno Fürmann, Reiner Schöne kaj Armin Rohde. Ankaŭ en la daŭriga filmo, produktata en 2012, ili havas la samajn filmajn ĉefrolojn.

Diskografio[redakti | redakti fonton]

Albumoj[redakti | redakti fonton]

  • Apollo 3 (2009)
  • 2010 (2010)

Unuopaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Superhelden ("heroegoj", 2009) - titola muzikaĵo de la kineja filmo Vorstadtkrokodile 1 de 2009
  • Startschuss ("startpafo", 2009)
  • Chaos ("ĥaoso", 2010)
  • Unverwundbar ("nevundebla", 2010)
  • Überflieger ("superfluganto", 2011)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]