Apologia pro vita sua

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Apologia pro vita sua
skribita verko • apologio
Aŭtoroj
Aŭtoro John Henry Newman
Lingvoj
Lingvo angla lingvo
Eldonado
Ĝenro aŭtobiografio
vdr

Apologia Pro Vita Sua, (latinlingve. Esperante: “Apologio pri sia vivo”, estas la grava defendo pri sia religiaj opinioj verkita de John Henry Newman, publikigita en 1864, kontraŭ kio skribita de Charles Kingsley kaj juĝita atako kaj miskompremo kaj misinformo kaj pri si kaj pri la katolika sacerdoteco kaj ĝenerale pri la katolika doktrino. La Newmana Apologio atingis tuj la nivelon de furorlibro kaj daŭre eldoniĝis ĝis nuntempe, krome tiam fariĝis fonto por transformi la publikan opinion kaj rilate Newman mem kaj katolikismon en Anglio, kies li ektaksiĝis eminenta epigono.

Post mallonga kaj nekontentiga korespondado kun Kingsley, Newman komencis ankaŭ verke pritrakti sian apologion.

Versio reviziita de la Apologio, kun novaj partoj, estis publikigita la sekvantan jaron (1865).

Inter la influoj rimarkeblas tiu sur la ĵusnaskita Movado de Oksfordo, kies membroj multe ŝatis kaj ŝatigis la mensan kaj kritikan itineron de la aŭtoro de la Apologio, kiun diverseloke oni konsideris komparinda al la Konfesoj de Sankta Aŭgusteno.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]