Apologio de matematikisto
Apologio de matematikisto aŭ angle A Mathematician's Apology estas eseo el la jaro 1940 de la brita matematikisto Godfrey Harold Hardy. Ĝi temas pri estetiko de matematiko kaj donas ideon pri la menso de laboranta matematikisto.
Enhavo
En la titolo Hardy uzas la vorton apologio en la senso de formala pravigado aŭ defendo, kiel Platono en la Apologio de Sokrato, ne en la senso de pledo por pardono.
Hardy sentis tiam bezonon pravigadi sian vivoverkon pri matematiko ĉefe pro du kialoj. Unue, 62-jaraĝa li sentis maljuniĝon (li jam supervivis koratakon en la jaro 1939 kaj perdon de siaj matematikaj kreivo kaj lerto. Donante tempon al la verkado de la apologio, Hardy akceptis, ke lia propra tempo kiel kreema matematikisto finiĝis.
Due, komence de la dua mondmilito, Hardy, kiu estis pacismano, deziris pravigi sian kredon, ke oni praktiku matematikon por ĝi mem pli ol por aplikado.
Ĉar Hardy estis ateismano li direktis sian pravigadon ne al Dio sed al kunulo.
Unu el la ĉefaj temoj de la libro estas la beleco, kiun posedas matematiko, kiun Hardy komparas al pentrarto kaj poezio.
Kritikoj
Influis la opiniojn de Hardy la akademia kulturo de la universitatoj de Kambriĝo kaj Oksfordo inter la unua kaj dua mondmilitoj.
Referencoj
- Godfrey Harold Hardy, A Mathematician's Apology, Cambridge University Press (1940). 153 pages. ISBN 0-521-42706-1.
Eksteraj ligiloj
- La tuta teksto de A Mathematician's Apology legeblas ĉe kanada retejo, Matematikscienca societo de la universitato de Alberta.