Apostolo Bartolomeo
La apostolo Bartolomeo vivis komence de la 1-a jarcento, supozeble en la loĝloko Kana en Galileo.
Bibliaj fontoj
Laŭ kristana kompreno, Bartolomeo estis unu el la disĉiploj de Jesuo (vidu Evangelio laŭ Marko 3, 14 - 19) kaj unu el la dek-du apostoloj, kiuj nomiĝas en la Evangelioj laŭ Luko, Marko kaj Mateo. Lia plena nomo supozeble estis Natanael Bar-Tolmai, kaj plejverŝajne li estis juda klerulo.
Legendo
Laŭ la kristana tradicio, Bartolomeo predikis pri kristanismo en Hindio, Mezopotamio kaj precipe en Armenio, kie li estis mortigita kiel kristana martiro. Laŭdire Astyages, frato de la armena reganto Polymios donis la ordonon, senhaŭtigi la vivantan kristanon kaj poste najle fiksi lin je ligna kruco. Pli posta legendo informis, ke la ĉerko kun lia kadavro flosis en la Mediteranea Maro kaj albordiĝis en la itala insulo Liparia apud Sicilio. Sur tiu insulo li enteriĝis. Super lia supozebla tombo konstruiĝis kristana preĝejo, kiun dum la jaro 831 detruis la Saracenoj.
Eklezia historio
La germana imperiestro Otto la 2-a la ostojn dum la jaro 983 transportigis al Romo, kie ili konserviĝas en la preĝejo San Bartolomeo. La kranio dum la 13-a jarcento transportiĝis al Frankfurto ĉe Majno en la imperiestran katedralon St. Bartholomäus.
Ikonografio
La apostolo kaj kristana sanktulo Bartolomeo plej ofte en skulptaĵoj, pentraĵoj kaj aliaj artaĵoj bildiĝas kun tranĉilo, foje li ankaŭ portas sian propran haŭton en la manoj. Tio memorigas pri lia martira morto pro senhaŭtigo.
Memortago
- katolika: 24-a de aŭgusto
- protestanta: 24-a de aŭgusto
- anglikana: 24-a de aŭgusto
- ortodokse kristana: 11-a de junio
Patronecoj
Bartholomeo konsideriĝas patrono
- inter alie de la urboj Altenburg, Frankfurto ĉe Majno, Pilzeno kaj Maastricht,
- kaj de la profesioj ministo, gipsisto, kamparano, vinkultivisto, bestogardisto, ledisto, tanisto, selisto, ŝuisto, tajloro, bakisto, buĉisto, librobindisto, kaj krome en Florenco de la komercistoj pri oleo kaj fromaĝo.