Apricot stone

El Vikipedio, la libera enciklopedio

"Apricot stone" (en la armena: Ծիրանր կորիզ, (tzirane koriz): laŭvorta traduko abrikotsemo) estas la kanto kiu reprezentis Armenion en la Eŭrovido-Kantokonkurso 2010 kiu okazis en Oslo, Norvegio. La temo estis kantita de la armeno-rusa kantistino Eva Rivas.

La kanto estis komponita de du famaj komponistoj en la historio de Eŭrovido: Armen Martirosjan, kiu komponis la kanton André "Without your love" (temo per kiu debutis Armenio en la kantokonkurso en 2006) kaj Karen Kavalerjan, kiu komponis kantojn por Belorusio (2007), Armenio (2006), Ukrainio (2008), Kartvelio (2008) kaj Rusio (2002 kaj 2006).