Arĉa Kvaropo Bartók

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Arĉa Kvaropo Bartók, hungare Bartók vonósnégyes estas mondfama hungara arĉa kvaropo fondita en 1957 en Budapeŝto.

Historio[redakti | redakti fonton]

Péter Komlós fondis arĉan kvaropon "Komlós", kiu prenis la nomon Béla Bartók en 1963. La muzikistoj konsistas el la iamaj lernantoj de Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt. La anoj estis:

Aktualaj muzikistoj:

  • Péter Komlós (unua violono)
  • Géza Hargitai (dua violono)
  • Géza Németh (aldviolono)
  • László Mező (Violonĉelo)

Ili atingis la unuan premion en Liège en 1963, poste ili ricevis diversajn premiojn, ekzemple premiojn Kossuth en 1970 kaj 1997.

Ili faris koncertojn krom Hungario ekzemple en Usono, Kanado, Japanio, Ĉinio, Aŭstralio, Suomio, Italio. Menciindas koncerto en 1970 en halo de UNO.

Repertuaro[redakti | redakti fonton]

Arĉa Kvaropo Bartók prezentas nature ĉefe ĉiujn arĉkvartetojn de Béla Bartók, krome ekzemple verkojn de Attila Bozay, Zsolt Durkó, Sándor Szokolay, Emil Petrovics, Kamilló Lendvay, Ludwig van Beethoven, Johannes Brahms, Joseph Haydn, Wolfgang Amadeus Mozart, Claude Debussy, Maurice Ravel.

Fontoj[redakti | redakti fonton]