Arĉkvinteto (Schubert)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Arĉkvinteto C-maĵora op. post. 163, D 956, estas ĉambromuzika verko de Franz Schubert en kvar movimentoj. Ĝi havas nekutiman instrumentadon por la ĝenro el du violonojvjolo – du violonĉeloj.

Schubert komponis la kvinteton verŝajne en semptembro de 1828, do du monatojn antaŭ sia morto. Li ne plu travivis la unuan prezentadon de la kvinteto, kiu estis presita nur en 1853. La memskribaĵo verŝajne perdiĝis.

Movimentoj[redakti | redakti fonton]

  1. Allegro ma non troppo
  2. Adagio
  3. Scherzo. Presto – Trio. Andante sostenuto
  4. Allegretto

Apartan konatecon atingis la dua movimento, kiu havas la strukturon de triparto kantoformo A – B – A. La komenca kaj fina partoj en E-maĵoro estas transmonde trankvilaj, kaj ilin kontrastas la impetega mezparto en f-minoro. Ĉi tiu movimento servas pro sia elegia karaktero en kelkaj filmoj kiel filmmuziko. Nomindaj ekzemploj estas la filmbiografio pri Schubert Mit meinen heißen Tränen, Die Wannseekonferenz (2001), Der menschliche Makel kaj The Limits of Control de Jim Jarmusch.

Citaĵo[redakti | redakti fonton]

Joachim Kaiser diris pri la verko: „Al la arĉkvinteto en C-maĵoro de Franz Schubert riverencas ĉiuj homoj, al kiuj gravas muziko, ja eĉ ĉambromuziko, feliĉe admirante – aŭ ili revegas. La verko entenas unikan rangon en la kreado de Schubert, ja eĉ en la muzika literaturo. Ĝi estas mistera kaj ĝi estas perfekta … Per vortoj neniu homo povos plene deĉifri la sonan misteron de ĉi tiu verko aŭ meti en komprenon.“

Sonregistraĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Die von Joachim Kaiser für seine Beispiele benutzte Aufnahme des Bayerischen Rundfunks mit dem Koeckert-Quartett und Walter Nothas, 2. Violoncello, ist nie im Gesamten als CD erschienen.
  • Festivalo en Prades 1952: Isaac Stern (violono), Alexander Schneider (violono), Milton Katims (vjolo), Paul Tortelier (violonĉelo), Pablo Casals (violonĉelo). CBS Masterworks 44853; diskeldonejo Sony (Sonregistraĵo je youtube.com)
  • Melos-Quartett, Mstislav Rostropowitsch (1978). Deutsche Grammophon
  • Alban Berg Quartett, Heinrich Schiff (1982). EMI Classics
  • Lindsay String Quartet kun Douglas Cummings (1985). ASV
  • Juilliard String Quartet kaj Bernard Greenhouse (1988). CBS
  • Brandis Quartett kaj Natalia Gutman (1992). IPPNW-Concerts
  • Emerson-Quartett, Mstislav Rostropowitsch (1992). Deutsche Grammophon
  • Orpheus Quartett, Pieter Wispelwey (1994). Channel Classics
  • Borodin-Quartett, Misha Milman (1995). Teldec
  • Leipziger Streichquartett, Michael Sanderling ([P]1996). MDG
  • Nomos-Quartett, Klaus Kämper (2000). Amphion.
  • Auryn Quartett, Christian Poltéra (2002). Tacet
  • Artemis Quartett, Truls Mork (2008). Virgin classics
  • Belcea Quartet, Valentin Erben (2009). EMI Classics
  • Tokyo String Quartet, David Watkin (2011). Harmonia Mundi

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Walther Dürr, Arnold Feil: Reclams Musikführer Franz Schubert. Reclam, Stutgarto 1991 (2002 kun ĝisdatigita literaturlisto). ISBN 3-379-20049-2.
  • Hans Renner: Reclams Kammermusikführer. Reclam, Stutgarto 1955, pj. 393–397.
  • Werkeinführung in Joachim Kaisers Konzertführer, CD Nr. 13. Produktaĵo de la Bayerischer Rundfunk (1995), disvendado per TR-Verlagsunion.
  • Peter Gülke: Zum Bilde des späten Schubert, presita en Jahrbuch der Musikwissenschaft 1973-1977, Lepsiko 1978 kaj Musik-Konzepte (edition text+kritik, H.-K.Metzger/R.Riehn) specialvolumo, Munkeno 1979. ISBN 3-88377-019-1.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]