Arkeano

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Arĥaiko (archaikum , arĥeozikum, arĥeoziko, arkeoziko) estas la unua periodo de la geologia erao, antaŭkambria epoko (4600-570 milionoj).

La arĥaiko komenciĝis antaŭ ĉ. kb. 3,8 miliardoj da jaroj per elformiĝo de la tera surfaco kaj daŭris ĝis antaŭ 2,5 miliardoj da jaroj, ĝis komenco de la proterozoiko. Dum tiu terhistoria epoko aperis ankaŭ la tera atmosfero, hidrosfero, organikaj kombinaĵoj (kiel ekz. proteino)

Meze de la arĥaika epoko aperis la plej fruaj kaj primitivaj organismoj de la vivo (unuĉeluloj), la bakterioj kaj la cianobakterioj (ĉ. 3,5 md.).

La transfomiĝintaj magmaj rokoj de la arĥaiko estas troveblaj sur ĉiu kontinento.