Arūnas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Arūnas
vira persona nomo
Informoj
Originala nomo Arūnas
vdr

Arūnas estas relative ofta litovlingva vira persona nomo.[1] Etimologie la nomo venas de la litova vorto aras (aglo), kaj fakte la formo Aras ankaŭ estas la kutima noma mallongigo[2]. Virina formo estas la nomo Arunė.

Konatuloj kun tiu persona nomo[redakti | redakti fonton]

  • Arūnas Degutis (naskiĝis en 1958), politikisto
  • Arūnas Gelūnas (naskiĝis en 1968), filozofo, pentristo kaj politikisto
  • Arūnas Klimavičius (naskiĝis en 1982), futbalisto
  • Arūnas Kundrotas (naskiĝis en 1963), politikisto
  • Arūnas Laurinaitis (naskiĝis en 1961), ĥemia inĝeniero kaj manaĝero, prezidanto de la litova konzerno „Achemos grupė"
  • Arūnas Matelis (naskiĝis en 1961), filmreĝisoro kaj -produktisto
  • Arūnas aŭ kutime Aras Grincas (naskiĝis en 1963), litova esperantisto, ekde komence de la 1990-aj jaroj vivanta en Bonno (Germanio)
  • Arūnas Poniškaitis (naskiĝis en 1966), episkopo
  • Arūnas Valinskas (naskiĝis en 1966), politikisto, juristo, televida produktisto kaj prezentisto
  • Arūnas Vaškevičius (naskiĝis en 1973), manpilkisto
  • Arūnas Žebriūnas (naskiĝis en 1931), filmreĝisoro kaj scenaristo

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Arūnas en la germanlingva retejo vornamen-weltweit.de
  2. Kazys Kuzavinis kaj Bronys Suvukynas: Lietuvių vardų kilmės žodynas, Vilno, 2-a eldono 1994, paĝo 80