Araba-israela konflikto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Israelo kaj la arabaj ŝtatoj
Dosiero:Palestinearab.jpg
Dome in Jerusalem The Capital City Of Palestine

La araba-israela konflikto estas tiu inter la ŝtato Israelo kaj ĝiaj arabaj najbaroj, aparte la palestinoj. Ties difino, historio kaj eblaj solvoj estas materio de daŭra debato, kaj la problemoj kiujn ĝi inkludas varias laŭlonge de la tempo. Aktuale la ĉefaj demandoj estas la suvereneco de la Strio de Gaza kaj Cisjordanio, la eventuala formado de palestina ŝtato en koncernaj areoj, la teritorioj de Orienta Jerusalemo, de la Altaĵoj de Golano kaj de la Farmobienoj de Shebaa, la destino de la israelaj setlejoj kaj de la palestinaj rifuĝintoj, la agnosko de Israelo kaj Palestino kaj de ilia rajto ekzisti kaj vivi en paco ŝirme de minacoj kaj perforto, tiel kiel la rilato de Israelo kun Sirio kaj Libano. Nuntempe Israelo havas klopoditan validan pacon kun Egiptio kaj Jordanio kiu garantias ties pacan kunvivadon.

La konflikto nomiĝas en la araba الصراع العربي الإسرائيلي [al-Sirāʿ al-ʿarabi al-isrāʾīlī], en la hebrea הסכסוך הישראלי-ערבי [hasiĥsuĥ haisraeli-aravi]. Kvankam la ŝtato Israelo ekzistas nur ekde 1948, la konflikto daŭras ekde la komenco de la 20-a jarcento, kiam en la regiono alvenis cionismaj setlantoj.

Inter Israelo kaj Palestino lastatempe neniam longe ripozis la konflikto; unuflanke la palestinaj teritorioj ekonomie dependas de Israelo, aliflanke Israelo provas per setlantoj (Cisjordanio) aŭ blokado de komerco (Strio de Gaza) malfortigi la situacion de la palestinanoj, kiuj reagas per atencoj raketaj aŭ bombaj.

Estas malfacile diri, kiugrade la konflikto estas religia. En la landoj de la Araba Ligo la pliparto de la regantoj estas islamaj (kun escepto de Libano), en Israelo ili estas judaj, sed je ambaŭ flankoj vivas anoj de ambaŭ religioj, ankaŭ kristanoj kaj aliaj.

Komenco de la palestina-israela konflikto

Fine de la 19-a jarcento la palestina teritorio estis parto de la siria vilajat (gubernio) de la Otomana Imperio; ĝi estis dividita al du sangak (provincoj). Jam en 1887 Jerusalemo ricevis certan aŭtonomecon de la Otomana Imperio por demonstri ties super-etnan kaj super-kulturan politikon. Tiuepoke la judoj konsistigis etan malplimulton de ĉ. 23.000 personoj kaj estis integritaj kun la aliaj etnaj-religiaj komunumoj kaj, ĝenerale, en la kulturajn situacion.

Sed ĉirkaŭ la mezo de la jarcento ekaktivis juda projekto celanta fini la miljaran diasporon, kiu fruktis el sennombraj persekutadoj, kaj refondi la judan nacion, kiu permesu revenon al la "promesita lando" de la Biblio, el kiu forpelis ĝin la romia imperiestro Tito.

En 1890 tiu projekto unuafoje estis nomita "cionismo", laŭ la nomo de monteto Sion, kie leviĝis la roko de Davido, metaforo de la nova hebrea ŝtato. Precipa reprezentanto kaj antaŭeniganto de tiu iniciato estis Theodor Herzl, kiu cele al la kreado de rifuĝejo por ĉiuj judoj de la mondo lanĉis intensan diplomatian aktivadon, por trovi monan kaj politikan subtenon al tiu ambicia projekto. Komence kiel eblan sidejon de tia ŝtato oni konsideris la vastan, senhoman pampon de Argentino; poste Ogadenon en Kenjo; sed ili ne respondis al la forta religia deziro de la judismo denove havi propran nacion. Por iuj ties loko nepre devis esti la sanktejoj forlasitaj de pluraj jarcentoj.

Pretere, eĉ la nazioj en siaj rasismaj planoj komence konsideris transloki judojn al fora lando, nome Madagaskaro, same kiel Sovetio kreis la foran aŭtonoman judan distrikton (oblast) Birobiĝano por tien loki siajn judajn samlandanojn.

La cionismajn planojn jene karakterizis la brita politikisto Anthony Ashley-Cooper: A land without people for a people without land (angle, landon sen popolo por popolo sen lando). Tiu slogano populariĝis meze de la 19-a jarcento, sed Ashley-Cooper en 1853, en letero al sia ĉefministro, klare rilatigis ĝin al Granda Sirio kaj la judoj. Supozeble li celis, ke Palestinio sub la osmanida regado ne manifestis "popolan" identecon aŭ tiurilatan ambicion, sed multaj interpretis la eldiraĵon tiel, kvazaŭ ĝis la alveno de la unuaj judaj koloniantoj tute ne ekzistis signifa loĝantaro. (En la angla la vorto people signifas ne nur "popolo", sed ankaŭ "homoj".)

Danke al brita subteno Herzl organizis en 1897 unuan cionistan kongreson mondan en Bazelo (Svislando); tie estis metita la bazo por iom-post-ioma penetrado de judoj en Palestinon, per akiro (parte fare de la Juda Agentejo) de tereno asignebla al judaj koloniantoj venantaj el Eŭropo kaj Rusio, por poste atingi la necesan plimulton de la loĝantaro kaj la regadon de la ekonomio, kiuj poste povus pravigi la pretendon je kreado de juda ŝtato.

Ekde la komenco de la 19-a jarcento la araba-palestina loĝantaro, sentante sin minacata de la kreskanta juda enmigrado, kreis naciismajn movadojn, kiuj strebis nuligi dekomence la supozatan eksterlandan minacon.

Tia la situacio restis, kun streĉiĝoj kaj malstreĉiĝoj inter la du partioj, ĝis la unua mondmilito kaj la sekva disfalo de la Otomana Imperio.

La unua mondmilito kaj la brita mandato

La malsanulo de la Bosporo

La Otomana Imperio donis signojn de kultura stagno kaj de kreska misfunkciado de sia ĝis tiam efika aparato administra kaj armea. Tiuj signoj aperis ekde la 18-a jarcento, en rekta ligo kun la rapidiĝanta industriiĝo en Eŭropo.

La kreskanta ekonomia potenco de Eŭropo esprimiĝis per pli emfaza volo vastigi siajn merkatojn al tutplaneda nivelo. Kiel logika sekvo grandiĝis la deziro regi, rekte aŭ nerekte, tiujn mondopartojn riĉajn je krudmaterialo, kiun la eŭropa industrio prilaboris, kaj krome krei pli vastajn merkatojn, kiuj povu sorbi ĝiajn varojn.

La venka ideologia modelo en Eŭropo ekde la komenco de la 18-a jarcento estis la naciismo, kaj per imitado la Otomana Imperio intencis sekvi la saman vojon kiel Eŭropo. Al ĝi tamen mankis la necesa aŭdaceco por lanĉi analogan procezon de sekularigo, kaj la otomana naciismo ne sukcesis redukti la influon de la religiaj klasoj.

La scienca esploro restis elstara atuto de Eŭropo, kaj al la Otomana Imperio sufiĉis importi de ĝi "uzo-pretajn" teĥnikaĵojn, sen eĉ iomete ekiri la saman ideologian kaj scioteorian vojon, kiun antaŭiris la Malnova Kontinento.

En la 20-a jarcento la situacio otomania estis videble malboniĝinta, kaj alarmis eĉ la eŭropajn povojn, kiuj jam delonge nomis la Otomanan Imperion "la malsanulo de Eŭropo" aŭ "la malsanulo de la Bosporo". En la teritorioj ankoraŭ regataj de la "Sublima Pordo" ekestis multaj reformaj movadoj, kiu provis kontraŭi la proceson de politika, ekonomia kaj kultura malkomponiĝo (vidu pri Junaj Turkoj), sed iuj el ili celis precipe sendependecon laŭ eŭropa modelo. Inter ĉi tiuj popoloj ludis gravan rolon ankaŭ palestinanoj kaj israelanoj.

La unua mondmilito kaj la Sykes-Picot-interkonsento

Pro la eksplodo de la unua mondmilito kaj la implikiĝo de la Otomana Imperio multaj israelanoj decidis forlasi sian "promesitan landon" kaj elekti aliajn celojn, precipe Usonon, kiu garantiis pli bonajn vivkondiĉojn kaj ekonomiajn kaj civil-liberecajn.

Brita kaj franca influo-zonoj laŭ la interkonsento de Sykes-Picot

La milit-fina divido de la otomanaj posedaĵoj de la regiono inter Britio kaj Francio estis decidita jam en 1916 per la Sykes-Picot-interkonsento, komence sekreta. Ĝi fiksis jenon pri la areo de Palestinio:

"Ke en la bruna zono [Palestino] estu instalita internacia administracio, kies formo estu decidita post konsultado de Rusio, poste en konsultado de la aliaj aliancanoj kaj la reprezentantoj de la ŝarifo de Mekko." (Sykes-Picot-interkonsento[1])

Judoj enmigrantaj de Eŭropo al Palestino ricevis agnoskon de sia rajto pri "nacia hejmo" tiea de la brita ministro pri eksteraj aferoj, Arthur James Balfour; li en 1917 publikigis la Balfour-deklaron, per kiu Britio agnoskas al la cionistoj la rajton je nacia hejmo (angle: a national home) sur palestina teritorio. La judoj interpretis tiun ĉi deklaron kiel promeson pri kreado de aŭtonoma kaj sendependa ŝtato. La termino "nacia hejmo", uzata anstataŭ la pli eksplicitaj "ŝtato" aŭ "nacio", tamen estis ambigua, kaj la deklaro fiksis ankaŭ, ke ne estu restriktitaj "la civilaj kaj religiaj rajtoj de la ne-judaj komunumoj de Palestino". La Balfour-deklaro tuj kaŭzis streĉon inter la plimultnombra araba loĝantaro (kiu timis la kreadon de juda ŝtato) kaj la cionistoj, kiuj interpretis ĝin kiel apogon de la brita registaro al ilia projekto. Britio ankaŭ kelkajn jarojn poste en sia Blanka Libro de 1922 certigis la arabajn loĝantojn pri la fakto, ke la Juda Nacia Hejmo en Palestino (Jewish National Home in Palestine), promesita en 1917, ne estu komprenata kiel juda nacio, tamen samtempe rimarkigis la gravecon de la juda komunumo kaj la necesecon de ĝia plia vastiĝo kaj ĝia internacia agnosko.

Fine de la milito la iom grandaj venkaj nacioj debatis pri la estonteco de tiuj zonoj, sub la direktivoj de la usona prezidento Woodrow Wilson, kiuj kondamnis la kreadon de novaj kolonioj. Fine en la konferenco de San Remo (1920) oni decidis permesi al la Ligo de Nacioj doni al Britio kaj Francio mandatojn eduki la loĝantarojn de la dissolvita Otomana Imperio al "liberala demokratio".

Rusio post la Oktobra Revolucio estis antaŭtempe elirinta el la konflikto per la paco de Brest-Litovsk, dezirata de Lenino; do ĝi ne estis implikita en tiu okazaĵo, kiun honeste oni devis nomi formo de internacia nov-koloniismo. Ankaŭ Italio, tradicie ne tre aktiva en internacia politiko, ne havis grandan influon al la koncernaj decidoj.

La brita mandato de la Ligo de Nacioj

La Ligo de Nacioj do konfidis al Britio mandaton pri la regiono Palestino, kiu tiam, same kiel en antaŭaj jarcentoj, estis identa al la teritorio de la nunaj ŝtatoj Israelo kaj Jordanio. La Ligo de Nacioj agnoskis la sindevigojn de ministro Balfour en 1917, sed rimarkigis, ke ilia realigo ne devus esti koste de la civitanaj kaj religiaj rajtoj de la jama ne-juda loĝantaro. Por la realigo de la faritaj sindevigoj la Ligo de Nacioj konsideris necesa la instaladon de agentejo, kiu kunordigu la judan enmigradon kaj kunlaboru kun la britaj aŭtoritatoj por fiksi normojn faciligantajn la kreadon de tiu nacia hejmo, ekzemple la eblon, ke enmigrintaj judoj facile ricevu la palestinan ŝtatanecon; la cionisma organizaĵo estis konsiderata la plej taŭga por tiu tasko. Krome la mandatulo devos prepari la la teritorion al la starigo de estonta aŭtonoma registaro[2]. Do en 1922 Britio laŭ la jamaj decidoj de la interkonsento de Sykes-Picot cedis la teritorion oriente de rivero Jordano (preskaŭ 73 % de la mandata areo) al la emiro ʿAbd Allāh. Tiu teritorio iĝis Transjordanio kaj havis plimulte araban loĝantaron. grandparte [[islamo|islamanan (en 1920 ĉirkaŭ 90 % de la loĝantaro, taksita entute je 4 milionoj). La areo okcidente de Jordano estis administrata rekte de Britio.

La reago de la arabaj (islamanaj kaj kristanaj) loĝantoj al tiuj projektoj estis estis vigla kaj malamikeca, male al la sinteno de la cionisma movado, kiu pro la antaŭaj promesoj faritaj al ĝi konsideris la britan mandaton kiel unuan paŝon al onta realigo de la deziregata juda ŝtato.

La protestoj de la araba loĝantaro estis eĉ akrigitaj pro la brita lezado de interkonsentoj (sekretaj) subskribitaj inter la ŝarifo de Mekko, Al-Husejn ibn Ali kaj la plenpova ministro de la brita reĝo, kavaliro Henry McMahon, alta komisaro en Egiptujo. La interkonsento promesis al la araboj la agnoskon de ilia rajto je mem-determinado kaj sendependeco, kompense al ilia partopreno en la kontraŭ-otomana militado, kaj la kreadon de "araba ŝtato" de ne klare fiksitaj limoj.

Baziĝante sur tiu interkonsento iuj arabaj trupoj, sub gvido de filo de la ŝarifo, Fajzal (posta regnestro de Irako), partoprenis en la tiel nomata "Araba Revolto", kun helpo de Britio, kiu sendis kiel ligan oficiron (fakte sian plenpovulon) kolonelon Thomas Edward Lawrence, pli konatan kiel Lorenco de Arabio. Tiu oficiro devis, promesinte multon kaj ricevinte multon, tute senpove akcepti la cinikan lezon de la sindevigoj surprenitaj de Londono, kiujn li mem bonakrede estis fervore garantiinta.

Kvankam Britio reale kapablis regi la palestinan zonon ekde 1917, nur en 1923 la mandato efektive ekvalidis, kaj jam dekomence en la lando aperis diversaj movadoj de islama rezisto (muqàwwama), kiuj celis la forigon de ĉiuj, kiujn ili konsideris fremduloj.

Sub la brita mandato la juda enmigrado en la zonon pliiĝis, dum la Juda Agentejo – agante per financaĵoj venantaj de eksterlandaj subtenantoj – fervore agis per akiro de terenoj. Rezulte la juda loĝantaro en Palestino kreskis de 83.000 en 1915 al 84.000 en 1922 (kompare kun 590.000 islamanoj kaj 71.000 kristanoj), al 175.138 en 1931 (kompare kun 761.922 islamanoj kaj preskaŭ 90.000 kristanoj), al 360.000 fine de la 1930-aj jaroj, kiam la internacia publika opinio ankoraŭ ne komplete rimarkis la amplekson de la subpremaj rimedoj aplikataj kontraŭ la judoj de Pollando kaj, en pli klara maniero, de nazia Germanio.

Arabaj protestoj

En la 1920-aj kaj 1930-aj jaroj okazis multaj protestaj manifestacioj de la novnaskitaj palestinanaj movadoj, kiuj ofte finiĝis per veraj bataloj inter la armeo de lia reĝa moŝto brita, la arabaj loĝantoj kaj armitaj grupoj de judaj koloniantoj. Ofte la konfliktoj fontis ne rekte el la enmigrado mem, sed al malsamaj sistemoj asigni terenon: granda parto de la loka loĝantaro laŭ angla juro ne posedis sian terenon, sed laŭ lokaj kutimoj posedis la plantojn kultivatajn sur ĝi (inter ili olivarboj kiel prioritata kultivaĵo, kiuj pro sia jarcenta vivo estis heredigitaj de generacio al generacio en la familioj); sekve multaj parceloj uzataj de arabaj kultivistoj estis oficiale (laŭ la angla juro) sen proprietanto kaj do estis akiritaj (aŭ konfide ricevitaj) de judaj koloniistoj ĵus enmigrintaj, kiuj almenaŭ en la komenca tempo ne sciis pri tiu situacio.

Ĉi tiu meĥanismo kune kun kondiĉoj kutime ligitaj al la koloniaj terenoj (la grundo devis esti prilaborata nur de judaj laboristoj kaj ne povis esti lasata aŭ luigata al nejudoj) fakte forprenis al multaj jama arabaj loĝantoj la solajn enspezon kaj laboron.

La 14-an de aŭgusto 1929 kelkaj grupoj de cionistoj (sume pluraj cent personoj, preskaŭ ĉiuj anoj de la cionista grupo Betar de Vladimir Ĵabotinskij marŝis al la muro de lamentadoj en Jerusalemo (sanktejo de ambaŭ religioj kaj jam en antaŭaj jaroj kaŭzo de konfliktoj) kaj postulis nome de la judaj koloniantoj la ekspluzivan proprietecon de la Sankta Urbo kaj ĝiaj sanktejoj. La grupon eskortis policanoj antaŭe avertitaj, por eviti perturbon de la publika ordo; tamen ekcirkulis onidiroj pri konfliktoj, en kiuj cionistoj laŭdire batis arabajn loĝantojn kaj ofendis Mohamedon.

Reage la Supera Islama Konsilio organizis kontraŭ-marŝadon, kaj la partoprenantoj de la procesio je sia alveno al la muro bruligis paĝojn de judaj sanktaj libroj. Dum semajno la konfliktoj daŭris kaj, incitite de la morto de juda kolonianto kaj ondiroj (kiuj poste montriĝis malveraj) pri la mortigo de du araboj fare de judoj, vastiĝis kaj ampleksis tutan Palestinon.

La 20-an de aŭgusto la organizo Haganah proponis sian protekton al la juda loĝantaro de Hebron (ĉ. 600 personoj el 17.000), kiu rifuzis fide al la bonaj rilatoj establitaj kun la islama loĝantaro kaj ties reprezentantoj. La 24-an de aŭgusto la konfliktoj atingis la urbon, kaj preskaŭ 70 judoj estis mortigitaj, 58 vunditaj, kelkaj dekoj fuĝis el la urbo kaj 435[3] trovis rifuĝejon en domoj de siaj arabaj najbaroj por fuĝi en la postaj tagoj.

Kelkaj familioj reiris al Hebron du jarojn poste, sed definitive foriris en 1936, evakuite de britaj trupoj. Fine de la konfliktoj sur la palestina teritorio estis 133 mortaj kaj 339 vunditaj judoj (preskaŭ ĉiuj pro bataloj kun la araba loĝantaro, preskaŭ 70 en Hebron) kaj 116 mortaj kaj 232 vunditaj araboj (plinombre pro bataloj kun britaj trupoj).

Brita komisiono prezidata de kavaliro Walter Russell Shaw kondamnis la suspektatajn masakrintojn kaj reprezaliintojn (195 araboj kaj 34 judoj) kaj proklamis plurajn mortkondamnojn (17 araboj kaj du judoj), ŝanĝitajn al dumviva mallibero escepte de tri araboj, kiuj estis pendumitaj. La komisiono neis ĉian akuzon, ke la britaj tripoj malefike intervenis, verve kondamnis la komencajn atakojn de la araba loĝantaro kontraŭ la judaj koloniantoj kaj ilia propraĵo, pravigis la reprezaliojn de la judoj kontraŭ arabaj setlejoj kiel "permesindan defendon" al atakoj kaj vidis la motivojn de tiuj atakoj en tim pro juda ŝtato.

Krome la komisiono rekomendis al la registaro repripensi sian politikon pri juda enmigrado kaj pri vendo de terenop al judaj koloniantoj; tiu rekomendo gvidis al la kreo de reĝa komisiono gvidata de kavaliro John Hope Simpson en la posta jaro (1930).

La brita politiko post la protestoj

La brita politiko tamen, malgraŭ pluraj kondamnoj eĉ de la Ligo de Nacioj, ne ŝanĝiĝis. En 1936 Britio, post ses-monata ĝenerala striko vokita de la Supera Araba Komitato, kiu postulis la finon de la mandato kaj de la juda enmigrado, konsentis meti limon al la enmigrado. Antaŭe okazis tri sensukcesaj provoj dividi la teritorion en du sendependajn ŝtatojn, kun la kondiĉo, ke Jerusalemo kaj la lima regiono restu sub brita regado.

La decido limigi enmigradon estis precipe formala, ĉar la sekreta enmigrado rimarkeble multiĝis, ankaŭ pro la persekutoj, kiujn judoj suferis en nazia Germanio ekde 1933. La brita registaro malpermesis ankaŭ la vendon de tereno kaj promesis rezigni pri sia mandato ĝis 1949, anoncante por tiu dato la fondon de unu sola ŝtato kun miksa araba-juda etno.

Dum unuflanke kelkaj palestinanoj fidis al terorismaj agoj kiel fina rimedo de sia lukto kontraŭ io konsiderata kiel ekstera okupacio, pli sisteman transiron al terorismo faris la militemaj cionismaj organizaĵoj, kiuj starigis armeecajn grupojn kiaj la Haganah kaj la Palmach kaj kvazaŭ-armeecajn, kiaj la Irgun kaj la pli ekstremema "Stern-grupo" (Loĥamej Ĥerut Jisrael), kiuj agis por timigi la arabojn aŭ ataki britajn soldatojn aŭ diplomatojn kaj kaŭzis plurcent mortojn en la loĝantaro.

Fine de la 1930-aj jaroj, post la Granda Araba Ribelo kaj la sensukcesaj provoj dividi Palestinon en du ŝtatojn, la Peel-komisiono proponis, ke Britio pentu sian subtenon al la cionisma movado, kiu montras maltrankviligajn kaj violentajn aspektojn, kaj komencu rifuzi al la cionismo tiun diskretan politikan subtenon ĝis nun garantiitan. En 1939 Britio publikigis sian trian "blankan libron" pri Palestino[4]. Pro tio la palestinaj judoj komencis serĉi en Usono tion, kion ĝis nun koncedis al ili la Brita Imperio.

En la dua mondmilito la judoj alianciĝis (escepte de la Stern-grupo) kun la Aliancanoj, dum multaj arabaj grupoj montris intereson pri la Akso, esperante, ke ties venko liberigos ilin de la britoj. La rezultoj de la milito tamen ne ŝanĝis la patan situacion, de kiu malprofitis la ankoraŭ plimulta araba loĝantaro.

Vidu ankaŭ

Notoj

  1. la angla teksto de la Sykes-Picot-interkonsento en Vikicitaĵoj
  2. The Palestine Mandate angle
  3. Donald MacIntyre (2008-01-26). A rough guide to Hebron: The world's strangest guided tour highlights the abuse of Palestinians (HTML). The Independent. Alirita 2012-12-09.
  4. British White Paper of 1939. Alirita 2012-12-09., teksto de la blanka libro angle

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Conflitti arabo-israeliani en la itala Vikipedio.


Ŝablono:LigoElstara